provinco (velajat) de Afganio From Wikipedia, the free encyclopedia
Baglan (paŝtoe/perse (بغلان) estas unu el la 34 provincoj de Afganio, situas en la nordo de la lando kaj havas proksimume 820 000 loĝantojn.[1] La nomo devenas de la provinca urbo Baglan. Tamen la ĉefurbo de la provinco estas Pul-i Ĥomri.
Provinco Baglan | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 2 013 m [+] | ||
Ĉefurbo | Pul-i Ĥomri | ||
- koordinatoj | 36° N, 69° O (mapo)35.8768.93 | ||
Akvokolektejo | 21 118 km² (2 111 800 ha) [+] | ||
Areo | 21 118 km² (2 111 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 014 634 [+] (2021) | ||
Denseco | 48,05 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-BGL | ||
Provinco Baglan | |||
Vikimedia Komunejo: Baghlan Province [+] | |||
En la provinco ekzistas fajrotemplo de Zaratuŝtrismo proksime de Surĥ Kotal.
La distriktoj de la provinco estas:
La prova kultivo de sukerbetoj rezultigis ke la grundo bone taŭgas por ties grandkvanta kultivado. Fakuloj ĉirkaŭkalkulas, ke eblos rikolti ĝis po 70 tunojn por hektaro. La fondo de provinca sukerkompanio havas la ĉefan celon redukti la dependecon de la lokaj farmistoj je tradiciaj agrikulturaj produktoj. La investon subtenas interalie prisema entrepreno el Germanio.[2]
La Tunelo de Salang estas ŝosea tunelo de Afganio. Ĝi estas la ĉefa ligilo inter la ĉefurbo Kabulo kaj la nordo de Afganio; ties longo estas de 2,67 km kaj ĝi konektas la provincojn Parvan kaj Baglan.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.