From Wikipedia, the free encyclopedia
La Proklamo de Santa Fe aŭ en hispana Capitulaciones de Santa Fe estas dokumento subskribita de la Katolikaj Gereĝoj la 17-a de aprilo de 1492 en la urbeto Santa Fe, ĉe Granado, kiu kolektas la interkonsentojn atingitajn inter la gereĝoj kaj Kristoforo Kolumbo rilate al la preparata ekspedicio de tiu tra la oceano okcidenten.
En la dokumento oni havigas al Kolumbo la titolojn de admiralo, vicreĝo kaj ĝenerala guberniestro de ĉiuj malkovrotaj aŭ akirotaj teritorioj dum sia vivo, same kiel la dekonon de ĉiuj akiritaj havaĵoj. Oni havigis al li Dekonaĵon de ĉiuj varoj trovotaj, akirotaj kaj estaj en la konkerotaj lokoj. La teksto estis redaktita de la sekretario Juan de Coloma kaj la originalo, nune perdita, estis subskribita de ambaŭ monarkoj. La Capitulaciones de Santa Fe signifis dispartadon antaŭviditan inter Kolumbo kaj la Katolikaj Gereĝoj pri la havaĵoj akirotaj pro la konkero de kio poste nomiĝos Ameriko. Per tiuj havaĵoj, Kolumbo atingis rapidan ascendon socian, ĉar ekformis parton de la kortega nobelaro.
Estas polemiko pri kelkaj aspektoj de la Capitulaciones. Dum la disvolvigo de la Kolumba Konflikto oni pridiskutis ĝian juran naturon: dum la heredantoj de Kolumbo asertis, ke temas pri ligiga kontrakto, la Krono defendis, ke temas pri revokebla havigo; la afero pluestas studita nuntempe.[1][2] Aliflanke, la eko de la dokumento asertas, ke Kolumbo "malkovris" terojn, kio estis argumentoj por la partianoj de antaŭmalkovro de Ameriko antaŭa al 1492. Aliaj anakronismoj de la teksto estas la traktado per "Don" havigita al Kolumbo kaj la havigo de la titoloj tujmaniere, kio kontrastas kun posta havigo, nome la Real Provisión de la 30a de aprilo 1492, kiu kondiĉigas la titolojn al vera trovo de novaj teroj kaj ne uzas Don por mencii Kolumbon. Tio apogis la teorion ke la dokumento povis esti modifita en 1493 post la reveno de Kolumbo el sia unua vojaĝo al Indioj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.