La Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND) aŭ angle United Nations Development Programme (UNDP) estas tutmonda reto de la Unuiĝintaj Nacioj starigita en 1965 por disponigi senpagan kaj nepolitikigitan evoluhelpon al ĝiaj membroŝtatoj. UNDP funkcias en 177 landoj kaj teritorioj kaj ĝia tri ĉefaj agadkampoj estas: (1) daŭripova evoluigo, (2) demokrata governado kaj konstruado de paco, (3) rezilienco al klimatŝanĝiĝo kaj katastrofoj. por ke pli da landoj tra la mondo adoptu leĝojn kaj regularojn por trakti la riskojn de klimata ŝanĝo kaj naturaj katastrofoj instigante al fruaj avertaj sistemoj. La programo ankaŭ antaŭenigas la efikan altiron kaj uzon de evoluhelpo. En ĉiuj siaj agadoj, UNDP donas specialan atenton al seksa egaleco kaj la protekto de homaj rajtoj.

Thumb
Oficejo de la UNDP en Paramaribo, Surinamo.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Fermi

Ĝia helpo estas alirebla sen politika kondiĉo, kontraste al la institucioj de Bretton Woods (Monda Banko kaj IMF), kiujn ĝi kritikas.

Ĝiaj programoj subtenas la nacian disvolvadon, vivkvaliton, la lukton kontraŭ la malriĉeco kaj la pacon. Ĝi publikigas ĉiujare raporton pri la homa disvolviĝo kiu klasas la landojn laŭ la indico de homa disvolviĝo (IHD) kaj Jarmilaj Evoluigaj Celoj, malpli strikta indico ol la MIP (malneta interna produkto).

Achim Steiner kiu gvidis la Median Programon de UN de 2012 ĝis 2016 ekde 2017 okupas la postenon de administranto de UNDP,

Financado

UNDP dependas tute de libervolaj kontribuoj de la membro-ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj, ĝiaj plurflankaj partneroj, la privata sektoro kaj aliaj fontoj de financado.

Subvencioj

La programo disponigas subvenciojn rekte al komunumoj, inkluzive de indiĝenaj komunumoj, komunumaj organizaĵoj kaj aliaj NGO-grupoj por projektoj en la kampo de biologia diverseco, mildigo kaj adaptado al klimata ŝanĝo, terdegenero kaj daŭripova mastrumdo de arbaroj, internaciaj akvoj kaj kemiaĵoj.

Mezurilo

La instrumento uzata de UNDP por mezuri la evolunivelon de iu lando nomiĝas la Human Development Index (Homa Disvolva Indekso (HDI). La HDI estas statistika indekso kreita de Unuiĝintaj Nacioj por mezuri la nivelon de homa evoluo de lando konsiderante la espektitan vivdaŭron, la edukadon kaj la pokapan enspezon.

Tutmonda Programo de Volontuloj de UN

UNDP administras la Tutmondan Programon de Volontuloj de UN , kiu funkcias ĉiujare en 130 landoj por plifortigi pacon kaj antaŭenigi daŭripovon per volontulado. La programo de Volontuloj de Unuiĝintaj Nacioj (UNV) estas organizo de la UN- sistemo , kiu kontribuas al paco kaj evoluo per volontulado tra la mondo. UNV funkcias en ĉirkaŭ 130 landoj ĉiujare. Kun kampĉeestoj en 86 landoj, UNV estas reprezentita tutmonde tra la oficejoj de la Programo pri Disvolvado de Unuiĝintaj Nacioj (UNDP) kaj raportas al la Plenuma Estraro de UNDP[1]

Agadoj sur la privata nivelo

La mandato de la Disvolva Programo de UN ne permesas al ĝi provizi financan helpon sur la privata nivelo - al individuoj, NRO-oj aŭ komercaj kompanioj.  UNDP laboras ekskluzive en partnereco kun Registaro, aktuale en 2018, efektivigante 3,617  individuajn projektojn kaj operaciojn por ekstermi malriĉecon kaj malsaton, antaŭenigi prosperon por ĉiuj, redukti malegalecon kaj konservi la medion. Tutmonda malegaleco pliiĝis, estante samgrande en la frua 21-a jarcento kiel en la frua 20-a jarcento, kun teknologioj kiel artefarita intelekto de kiu oni atendas ke ĝi pligrandigos la breĉon[1].

Tutmondaj ambasadoroj de bonvolo

Kadre de la programo deklariĝas tiel nomataj "Tutmondaj ambasadoroj de bonvolo" - angle Goodwill Global Ambassadors, kiuj per ilia socia pozicio engaĝiĝas en la lukto kontraŭ malriĉeco. Inter ili estas ekzemple:

  • Nadine Gordimer pro ŝia kontraŭbatalo de malriĉeco.
  • Antonio Banderas luktante por la fortigo de virinoj kaj redukti la malriĉecon.
  • Ronaldo kaj Zinédine Zidane estis instrumentaj en la organizado kaj gastigado de la ĉiujara futbala matĉo kontraŭ malriĉeco dum pli ol 15 jaroj
  • Marija Ŝarapova kreis fondumon kiu subtenas kelkajn projektojn en lokoj trafitaj de la akcidento de la nuklea centralo de Ĉernobilo en Belorusio, Rusio kaj Ukrainio, kaj ankaŭ financas stipendioprogramon en Belorusio por studentoj el tiaj teritorioj.
  • Cody Simpson konsciigas pri la grava rolo kiun ludas oceanoj en la sano de la planedo kaj de la homaro.
  • Kaká, brazila futbalisto

Vidu ankaŭ

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.