![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7b/Common_Noddy.jpg/640px-Common_Noddy.jpg&w=640&q=50)
Noĉoŝterno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Noĉoŝternoj estas birdoj membroj de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj en la genroj Anous, Procelsterna kaj Gygis. Ili estas tropika grupo, karaktera pro noĉoformaj vostoj (kaj ne forkoformaj, kiel la ŝternoj de la genro Sterna kaj aliaj); ili estas birdoj marbordaj kaj pelagaj ĉe oceanoj. Studioj pri DNA (Bridge, 2005) pruvas, ke la Noĉoŝternoj estas almenaŭ 2 grupoj kiuj disiĝis frue el la pragrupo de ŝternoj en diversaj epokoj; la rilatoj de la grupo de Procelsterna ne estas tiom bone pristudataj pro ekzemplomanko. Ili aspektas ĉu tria grupo kiu kunigus la noĉoŝternoj kun la marĉoŝternoj, aŭ ĝi estas tre rilata al genro Gygis.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Bruna ŝterno (komuna specio) | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi
Genro Anous
- Bruna ŝterno aŭ Komuna noĉoŝterno, Anous stolidus
- Malhelbruna ŝterno, Anous minutus
- Bruna noĉoŝterno, Anous tenuirostris
Genro Procelsterna
- Blua ŝterno, Procelsterna cerulea
- Griza ŝterno, Procelsterna albivitta
Genro Gygis
- Nigrokula blanka ŝterno, Gygis alba
- Eta blanka ŝterno, Gygis microrhyncha