From Wikipedia, the free encyclopedia
La Griza ŝterno (Procelsterna albivitta) estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj. Ĝi estis antaŭe konsiderita kiel hela formo de Blua ŝterno (Procelsterna cerulea) sed nune estas plej ofte konsiderata kiel separita specio.
Griza ŝterno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri eta ŝterno, 25–30 cm longa kun enverguro de 46–61 cm kaj pezo de 170-285 g. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ne estas plumarŝanĝo laŭ la sezono. Ĝi estas helgriza supre kun tre helgrizaj (preskaŭ blankaj) kapo kaj subaj partoj kaj subflugiloj, sed ĝis estas iom pli malhela ĉe dorso, vosto kaj flugiloj, ĉefe ĉe pintoj; la vosto estas longa, griza kaj noĉoforma. Pli eta ol la Blankofrunta ŝterno, sed kun beko (tre akrapinta), okulo kaj kruroj nigraj kaj la piedoj havas pli helajn retojn (helflavecajn). La okuloj estas grandaj kaj aspektas pli grandaj pro la ankaŭ nigraj okulringoj. Junuloj estas similaj sed iom brunaj supre kaj kun pli kontrastaj flugilpintoj.
Tiu ĉi specio loĝas en subtropikaj kaj pli varmaj akvoj de la suda Pacifiko. La subspecio P. a. albivitta reproduktiĝas en insuloj Lord Howe, Norfolk, norde en Novzelando (ĉefe la insularo Kermadec) kaj suda Tongo (ĉe 'Ata kaj probable 'Eua). P. a. skottsbergii troviĝas en insuloj Hendersono, Paskinsulo kaj Sala y Gómez. P. a. imitatrix reproduktiĝas en la insuloj Desventuradas malproksime de la marbordo de Ĉilio.
La Griza ŝterno manĝas en neprofunda akvo sen malproksimiĝi el la reproduktaj kolonioj. La specio kuniĝas en grandaj manĝantaroj kiuj povas enhavi centojn da individuoj. Ili manĝas glitflugante super la akvosurfaco kaj plonĝante por pluki manĝerojn. Planktono formas la kernon de la dieto kaj etaj fiŝoj.
La reproduktado okazas en kolonioj de rokaj insuloj. La nesto estas kaŝita rokero, sub ŝtono aŭ plantaro. La ino demetas ununuran ovon. Ĝi estas blankeca kun malhelaj markoj kaj ĝi estas kovota de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 32 tagoj. Junuloj estas manĝigataj per vomita manĝaĵo kaj zorgitaj dum ĉirkaŭ 35 tagoj.
La Griza ŝterno estas kutime silenta sed ĝi uzas mildan alvokon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.