![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fc/Samotka.jpg/640px-Samotka.jpg&w=640&q=50)
Prizonaj laborpunejoj ĉe ĉeĥoslovakaj uraniaj minejoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Prizonaj laborpunejoj ĉe unuopaj uzinoj de nacia entrepreno Jáchymovské doly, funkciis sur teritorio de la eksa Ĉeĥoslovakio inter la jaroj 1949 ĝis 1961. Temis pri sume 18 prizonaj ekipaĵoj de tendara tipo konstruitaj en proksimeco de iu el minejaj uraniaj ŝaktoj en regiono de Jáchymov, Horní Slavkov kaj Příbram. Ĉi tieaj punitoj (malliberigitoj) estis devigitaj mini uranian ercon por Sovetunio dum ekstreme netaŭgaj kaj nehomaj kondiĉoj, kiuj aparte en la jaroj 1950–1953 krude malobservis eĉ limojn de tiama komunisma leĝeco. En la jaroj 1949 ĝis 1954 tiuj ĉi tendaroj estis oficiale markitaj kiel prizonaj labortendaroj, respektive laborformacioj de malliberigitoj, ekde la jaro 1954 kiel korektigaj labortendaroj.[1][2] Sume tra tiuj ĉi tendaroj trairis proksimume 65 000 punitoj, el kiuj eble duonon kreis politikaj malliberigitoj.[3]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a0/Pamatnik_Vojna.jpg/640px-Pamatnik_Vojna.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fc/Samotka.jpg/640px-Samotka.jpg)