Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Komunisma reĝimo, komunisma diktatoreco aŭ ankaŭ komunisma totaliteco estas markigo por periodo, dum kiu en Ĉeĥoslovakio regis KPĈ. Komencis ĝin Februara renverso (la tn. Venka februaro aŭ nur Februaro) en la jaro 1948 kaj finis ĝin ĉeĥoslovaka revolucio en novembro de 1989 (ankaŭ Novembro). Tiutempe Ĉeĥoslovakio estis konsisto de orienta bloko (de "socialisma tendaro"“) kaj membra ŝtato de Varsovia Traktato kaj KREH. Dum tiu ĉi reĝimo, precipe dum la unuaj dek jaroj, kiam centmiloj da homoj pro la politikaj kaŭzoj estis malliberigitaj, internigitaj aŭ lokigitaj en labor- aŭ koncentrejojn aŭ en HTB kaj miloj de plauj fariĝis viktimoj de justicaj murdoj aŭ mortis en malliberejo aŭ dum provo superi feran kurtenon.
Historio de Ĉeĥio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Unetica kulturo | |
Boii | |
Markomanoj | |
Mezepoko | |
Grandmoravia imperio | |
Přemyslidoj | |
Landoj de Krono ĉeĥa | |
Mezepoko | |
Husanaj bataloj | |
Jogajlidoj | |
Habsburgoj | |
Habsburga epoko | |
Habsburga monarkio | |
Tridekjara milito | |
Aŭstra imperio | |
Aŭstrio-Hungario | |
Unua mondmilito | |
Ĉeĥoslovakio | |
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio | |
Germana okupado de Ĉeĥoslovakio | |
Dua mondmilito | |
Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko | |
Soveta invado | |
Velura revolucio | |
Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko | |
Ĉeĥa Respubliko | |
Disfalo de Ĉeĥoslovakio | |
Eŭropa Unio | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
La komunisma reĝimo karakteriziĝis en Ĉeĥoslovakio pro absenco de liberaj balotoj (balotoj ja ekzistis, sed ili havis pure formalan karakteron) kaj pro balanciĝanta nivelo de teroro. La plej malmola estis periodo post la renverso kaj la unua duono de 1950-aj jaroj, kiuj estis karakterizaj pro uzado de la plej brutalaj metodoj de stalinismo, inkluzive de justicaj murdoj kaj kreado de koncentrejoj kaj labortendaroj por politikaj rezistantoj kaj de la reĝimo markitaj "nekonfidemaj civitanoj". Homoj, kiuj ne konsentis kun la reĝimo, havis en principo tri eblecojn: esti aktiva en disidento, elmigri (sed tio estis laŭ tiamaj leĝoj punkrimo de nepermesita forlaso de la respubliko, el la komunisma Ĉeĥoslovakio, sed malgraŭ tio elmigris centmiloj da homoj)[1] aŭ la tn. interna enmigrado (germane innere Emigration), te. strategion "porekstere kunlabori aŭ almenaŭ ne fari problemojn, kaj interne pensi la sian".
La tipa por tiu ĉi periodo estis validigado de modelo de centre planata ekonomio, sed ne de merkata ekonomio, do pri tio, kio estas produktenda kaj en kia kvanto, fakte decidis la partio kaj registaro, pli precize dirite al tio destinitaj ŝtataj institucioj (tipe planata komisiono, preza oficejo, porfakaj ministerioj) pere de planoj (la tn. kvinjaraj planoj), sed ne merkato. La notita periodo poste estis karakteriza pro superprodukto en certaj fakoj, precipe de peza industrio (ekz. de ŝtalo) kaj pro kronika manko de kutima konsuma varo (ekz. enmetaĵoj), samtiel ankaŭ de malalta mezuro de enpraktikigado de renovigoj kaj suma malfruiĝado,[2] fakte ĝenerale pro timoj el neplenumo de la plano dum pli grandaj ŝanĝoj Ankoraŭ en la jaro 1950 MEP estis je kapo en Ĉeĥoslovakio pli alta ol en la najbara Aŭstrio – en la jaro 1989 poste atingis tiu ĉi montrilo nur jam 58 % de Aŭstrio; dum tio oni indikas, ke senpere post la milito Aŭstrio malfruiĝis post ĈSR je 28 jaroj.[2]