Voĉdono
procedo por elekti oficiston per opinioj de multaj homoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Por Vikipedia voĉdono, vidu la paĝon Vikipedio:Baloto
Voĉdono (foje nomata baloto) estas maniero kolektive decidi pri io. En demokratio, voĉdonoj uziĝas por elekti la parlamenton, ŝtatestron aŭ alian povohavan institucion aŭ oficon laŭ la volo de la popolo.
Laŭ sia deveno la vorto "baloto" signifas voĉdonon per voĉdonilo ("balotilo"); tamen laŭ kelkaj la signifo plilarĝiĝis al ajna voĉdono. Tiuokaze "baloti" kaj "voĉdoni" estus samsignifaj, do "balot/" estus nenecesa radiko. Ĉiuokaze en la plej multaj lingvoj ne ekzistas apartaj vortoj por "baloti" kaj "voĉdoni".
En demokratio, oni kutime postulas ke voĉdonoj estu ĝeneralaj, liberaj, egalaj kaj sekretaj.
Dum en tiel nomita reprezenta demokratio la voĉdonrajto estas limigita al elekto de parlamentanoj, registaranoj kaj eventuale juĝistoj, en rekta demokratio popolo ne nur rajtas elekti, sed ankaŭ voĉdoni pri konstituciaj paragrafoj, leĝoj kaj eĉ konkretaj materiaj demandoj kiel ŝtatkontraktoj, grandaj ŝtataj investoj ktp.