From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Prims estas orografie dekstra flankrivero de la Saro en Rejnlando-Palatinato kaj en Sarlando.
Prims | |
---|---|
Penbuŝigo de la Pims apud Dillingen | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanujo, Rejnlando-Palatinato, Sarlando |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 91 km |
Fluo | |
Fonto | apud Malborn en la okcidenta Hunsruko |
- Alteco super marnivelo | 636 m |
- Koordinatoj | 49° 41′ 50″ N, 7° 1′ 32″ O (mapo)49.6972222222227.0255555555556 |
Enfluejo | Saar apud Dillingen |
- Alteco | 177 m |
- Koordinatoj | 49° 20′ 25″ N, 6° 42′ 52″ O (mapo)49.3402777777786.7144444444444 |
Geografio | |
Alfluantoj | |
- Maldekstraj | Allbach, Theel |
La pastro kaj hejmregiona esploristo Philipp Schmitt el Dillingen menciis jenajn nomojn kiuj estas uzataj ĉirkaŭ s 1850: Brims, Brems, Prims. Prinz estas la elparolo de la rivereto supre de Hüttersdorf. Latina dokumento de Karolo la granda el la jaro 802 menciis la nomon Premantia. La nomo Premantia aŭ Bhrimantia (de "ondadi"/"zumi") venis el la kelta epoko.[1] En la jaro 1484 la rivero nomiĝis Brims, 1520 Primpß, 1606 Brembs, 1633 Brimbs. Ekde 1600 la Prims nomiĝis france Brême.[2] En oficiala priskribo el la jaro 1849 la rivero taŭgas kiel flosigebla rivero kaj ĝia longeco estis indikita kiel 13,5 horoj. Pontoj ekzistis tiam en Krettnich, Bettingen kaj Dillingen.[3]
La rivero Prims fontas en Malborn en Hunsruko, komunumo en Rejnlando-Palatinato, kiel malgranda kaj granda Prims. Inter la altoj de Ruppelstein (alteco 755 m) kaj „Steinkopf“ (alteco 683 m) situas la fonto sur alteco de 645 m (malgranda Prims) respektive 636 m (granda Prims).[4] Post la komunumo Damflos la rivero Prims enfluas la Sarlandon kaj estas barata apud Nonnweiler en Sarlando Primstalsperre.
Plue la Prims fluas sub la ponto Primstalbrücke al la vilaĝoj Kastel kaj Primstal, trafluas la urbon Wadern, kie alfluas la rivereton Wadrill, respektive tra ties urbopartoj Krettnich kaj Lockweiler, poste ĝi preterfluas Dagstuhl kaj Bardenbach kaj poste tra Büschfeld, Schmelz, Nalbach, Saarwellingen kaj Dillingen. Apud Dillingen la Prims fluas post 91 km sur la areo de la Dillinger Hütte ĉe alteco de 177 m super marnivelo en la Saron. DLa plej alta punkto en la akvokolekta areo estas la monto Sandkopf. Ĝi havas altecon de 757 m kaj situas sur la teritorio de Neuhütten inter la lokoj Züsch kaj Börfink.
La tuta akvokolekta areo havas grandecon de 734 km².[4]
Vivanta Prims[5] estas projekto por plibonigo de la akvokvalito de la rivero. La projekto estas modelo por la realigado de la Eŭropa akvokadra direktivo. Ĝi estas komuna projekto de la ministerio pri medio de la Sarlando, la katedro por Fizika geografio de la Universitato de Sarlando kaj BUND Saar.
Ĉe la riverbordoj disvastigis la ĝis 2,5 m alta Impatiens glandulifera, kiu origine venis el Hindujo.
Ĉe kelkaj lokoj de la rivero, ekzemple en Wadern, Nalbach, Diefflen, vivas en la apudriveraj terenoj de la Prims kastoroj, alcionoj kaj eŭropaj cinkloj.[6]
Jenaj fiŝspecioj relative oftas en la rivero: foksinoj, grandaj gobioj, roja truto, Kobitoideoj, gobioj, barbusoj, Leŭciskoj, skvalioj[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.