From Wikipedia, the free encyclopedia
Preĝejo de Sankta Petro (Vieno) (germane Peterskirche) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Vieno (Aŭstrio). Ĝi troviĝas ĉe la samnoma placo Petersplatz en la Interna Urbo[1].
Preĝejo de Sankta Petro germane Peterskirche | ||
---|---|---|
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Aŭstrio | |
Municipo | Vieno | |
Geografia situo | 48° 12′ 33″ N, 16° 22′ 10″ O (mapo)48.209316.3695 | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Romkatolika Eklezio | |
diocezo | Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno | |
asocio | Minoritanoj | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Tipo de konstruaĵo | preĝejo | |
Konstruado | 1701–1733 | |
Specifo | ||
Longo | 50 | |
Larĝo | 20 | |
Alto | 56,8 | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Adreso | Petersplatz, 1010, Vieno | |
Vikimedia Komunejo | Komunejo pri Preĝejo de Sankta Petro | |
Oficiala paĝaro | www.peterskirche.at | |
Ĝi lokiĝas iom funde de la strato Graben, en Petersplatz, do ofte restas nerimarkita de preterpasantoj. Tio estas la unua preĝejo de Vieno, transformita en la 4-a jarcento el kazernoj de la romia tendaro Vindobono. Cetere tiu aserto (ĉefe la dato) estas kontestata de iuj esploristoj, kiuj konsideras la unua en tiu listo Ruprechtskirche[1].
La unua mencio sub la nuna nomo troveblas en 1137. Fine de la 12-a jarcento ĝi iĝis parto de la Skota monaĥejo. Post plena pereo pro incendio en 1661, imperiestro Leopoldo la 1-a ordonis konstrui ĝin denove kadre de sia religia elano, kaŭzita de la pestoepidemio, nomita "granda plago", de 1679 dum kiu interalie aperis la fama Pestokolono. La nova konstruaĵo, inspirita de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, estis inaŭgurita en 1733[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.