Postalveolaroj (aŭ postdentokarnajpostalveolaj konsonantoj aŭ pleonasme postalveolaraj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la lango proksime al aŭ tuŝanta la "dorson" de la alveola kresto, kio metas ilin iomete pli malantaŭe en la buŝo ol la alveolaraj konsonantoj, kiuj fariĝas ĉe la kresto mem, sed ne tiel malantaŭe kiel la dura palato (la loko de artikulacio por palatalaj konsonantoj).

Inter la frikativoj kaj afrikatoj, subtipo nomata palato-alveolaraj konsonantoj (vidu sube) estas montrataj kun ekzemploj en la tabelo. La alveolo-palatalaj kaj la retrofleksaj konsonantoj ankaŭ estas postalveolaj en sia punkto de artikulacio, sed ili ricevas apartajn kolumnojn en tabelo de la IFA, kaj estas ilustrataj ĉi tie per ekzemploj en siaj propraj artikoloj.

La palato-alveolaraj siblantoj kaj postalveolaraj klaketoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


Pliaj informoj IFA, Priskribo ...
IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
Senvoĉa palato-alveolara frikativo Angla ship ʃɪp ŝipo
Voĉa palato-alveolara frikativo Angla vision vɪʒən vizio, vido
Senvoĉa palato-alveolara afrikato Angla chip tʃɪp ĉipo
Voĉa palato-alveolara afrikato Angla jug dʒʌg vazo
Apicala (post)alveolara klaketa ellaso Nama !oas k͡!oas kava
Laminala postalveolara klaketa ellaso !Kunga ǂua k͡ǂwa imiti
Fermi


Rimarku: En la tradicio de la IFA, la afrikatoj skribeblas ankaŭ per la simboloj por palatalaj plozivoj, <c, ɟ>.

Specoj de postalveolaraj frikativoj kaj afrikatoj

La diferenco inter palato-alveolara, alveolo-palatala, retrofleksa, kaj kelkaj aliaj artikulacioj estas en la formo de la lango anstataŭ en la loko de kontakto kun la plafono de la buŝo. Tiasence ili ĉiuj estas postalveolaraj.

  • Iu variablo en langa formo estas ĉu la kontakto faratas per la tuja pinto de la lango ("apikala" artikulacio [ʃ̺]); per la surfaco tuj supre de la pinto, nomata la "klingo", de la lango ("laminala" artikulacio [ʃ̻]); aŭ per la subaĵo de la pinto ("sub-apikala" artikulacio). Laminalaj artikulacioj ofte estas palatalaj, sed povas havi postalveolarajn alofonojn.
Thumb
palato-alveolara frikativo [ʃ, ʒ]
Thumb
alveolo-palatala frikativo [ɕ, ʑ]
  • Dua variablo estas la kvanto da levado de la lango malantaŭ tiu punkto de kontakto, kio signifas gradon da palataligo. De malplej ĝis plej palataligita, la atestitaj eblaĵoj estas plata [s̠],, bula aŭ kupola palato-alveolara [ʃ], kaj alveolo-palatala [ɕ]. Kompreneble, ĉi tiuj eblaĵoj ĉiuj povas aldone esti voĉaj: [z̠, ʒ, ʑ].
  • Ekzistas aldona postalveolara artikulaciaĵo trovata en cirkasaj lingvoj kiaj la ubiĥa: la pinto de la lango ripozas kontraŭ la malsupraj dentoj tiel, ke ne estas sublanga kavaĵo. Ladefoged nomis tion "fermita laminala postalveolara" artikulacio; Catford priskribas la frikativojn kiel ŝuŝajn (en:"hissing-hushing") sonojn, kaj transskribas ilin kiel [ŝ, ẑ] (rimarku: tio ne estas notacio de la IFA). Supozeble tiu "fermita" artikulacio kombineblas kun la aliaj du kiel tria variablo, sed tio ne estas atestita.

La atestitaj eblaĵoj, kun ekzemplaj lingvoj, estas la jenaj. Notu ke la diakritaĵo de la IFA estas simpligitaj ĉi tie; iuj artikulacioj bezonus du diakritojn por plena specifigo, sed nur unu estas uzata, ke la rezultoj restu legeblaj sen bezono de OpenType-formata tiparo de la IFA. Aldone, Ladefoged revivigis arĥaikan simbolon de la IFA, la suba punkto, por indiki apikala postalveolara (normale inkludita en la kategorio de retrofleksaj konsonantoj), kaj tiu notacio estas uzata ĉi tie. (Notu, ke la notacio s̠, ṣ estas fojfoje renversita; iu ajn povas troviĝi nomite 'retrofleksa' kaj skribite ʂ.)


Pliaj informoj IFA, Loko de artikulacio ...
IFALoko de artikulacioEkzempligaj lingvoj
[s̠ z̠] laminala plata postalveolaro (laminala retroflekso)Mandarina sh, zh, ch; Pola sz, rz, cz, ż
[ṣ ẓ] apikala postalveolaro (apikala retroflekso)Ubiĥa; Toda
 ʒ] kupola postalveolaro (palato-alveolaro)Angla sh, zh (povas esti aŭ laminala aŭ apikala)
[ʃ̻ ʒ̻] laminala kupola postalveolaroToda
 ʑ] laminala palataligita postalveolaro (alveolo-palatalo)Mandarina q, j, x; Pola ć, ś, ź, dź; Ubiĥa
 ẑ] laminala fermita postalveolaroUbiĥa
 ʐ] sub-apikala postalveolaro aŭ palatalo (sub-apikala retroflekso)Toda
Fermi


Aliaj postalveolaroj

Iuj lingvoj kiuj distingas inter dentaloj kaj alveolaroj havas ion pli proksiman al prealveolaraj kaj postalveolaraj. Tia estas la kazo por parolantoj de la malajalama, kiuj trilas ambaŭ el la ro-ecoj de tiu lingvo: [r̟] kontraŭ [r̠]. Ĉar ili estas triloj kaj por tio apikalaj, la lastaj kutime nomiĝas retrofleksaj.

Tamen, en iuj ne-normaj formoj de la malajalama, estas laminala postalveolara nazalo kiu kontrastas kun apikala alveolara, palatala, kaj subapikala retrofleksa nazaloj: m n̟ n͇ n̠ ɳ ɲ ŋ.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Peter Ladefoged and Ian Maddieson, The Sounds of the World's Languages. Blackwell Publishers, 1996. ISBN 0-631-19815-6

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.