Portugala-Israela Sinagogo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Portugala-Israela Sinagogo (nederlande Portugees-Israëlitische Synagoge) aŭ la Snoge, el la judhispana Esnoga (skribe: אסנוגה) el synagoga, estas sefarda sinagogo el la 17-a jarcento kaj la plej granda sinagogo de Amsterdamo, konstruita en 1675. Ĝi estas ortodoksa juda sinagogo kaj daŭre uziĝas. La sinagogo estas holland-klasikisma interpretacio de la Templo de Salomono, bazita sur sefarda kaj hispana katolika interpretacioj de ĝin, havanta antaŭkorton borditan per infrastrukturaj konstruaĵoj sed estanta pli kubo ol la historia templo.
Portugala-Israela Sinagogo | |||
---|---|---|---|
Portugees-Israëlietische Synagoge | |||
sinagogo muzeo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | baroka arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Daniël Stalpaert vd | ||
Estiĝo | 1676 | ||
Lando | Nederlando vd | ||
Situo | Amsterdamo | ||
Sidejo | Amsterdamo vd | ||
Adreso | Mr. Visserplein 3 | ||
Situanta sur | Mr. Visserplein | ||
Poŝtkodo | 1011RD | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 22′ 3″ N, 4° 54′ 19″ O (mapo)52.36754.905278 | ||
| |||
Parto de | Jewish Cultural Quarter (en) vd | ||
Retejo | http://www.esnoga.com/ | ||
La Snoge situas ĉe la Mr. Visserplein kaj la Jonas Daniël Meijerplein en la antaŭa Jodenbuurt (juda kvartalo) de Amsterdamo. Ĝi estis la plej granda sinagogo en la mondo, kiam ĝi konstruiĝis. La kolosa konstruaĵo superturis la ĉirkaŭaĵon kaj fakte daŭras tiel. Tio ĉi sinagogo estas proksima al la antaŭaj aŝkenazaj sinagogoj de Amsterdam. La Grote Sjoel ("Granda Sinagogo", nederlanda jida sjoel estas sinagogo, el la germana Schule, "lernejo") formas nuntempe kunkune kun la Obbene Sjoel (la "Sura Sinagogo", el 1685), la Dritt Sjoel ("Tria Sinagogo", el 1700) kaj la Neie Sjoel ("Nova Sinagogo", el 1750/1752) la Juda Historia Muzeo ("Joods Historisch Museum"). La interno de la Portugala-Israala Sinagogo estas konservita male tiuj de la aŝkenazaj sinagogoj, inkluzive de la kupraj lustoj kaj kandellingoj, kaj tute konservas la staton elde sia konstruadotempo.
La Amsterdama sefarda municipo estis unu da plej grandaj kaj riĉaj judaj municipoj en Eŭropo dum la tielnomita "Ora Jarcento de Nederlando" kaj sia tre granda sinagogo montris tion ĉi, male la tre malriĉaj aŝkenazoj de Amsterdamo. La Snoge estas populara turisma loko.
Tiu ĉi sinagogo estis laŭ desegnoplano kaj aranĝado modelo por la sinagogo en Willemstad de Kuracao, kio konstruiĝis en 1732 sub Pieter Roggenburg kaj la Amsterdama majstrocarpentisto Hendrik Schielagh.