muzeo pri judoj ĉe Amsterdamo, Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Juda Muzeo (JHM, nederlandeJoods Museum, ĝis 2021Joods Historisch Museum) estas Amsterdama muzeo pri la loka historio de judismo. Ekde 1987, la muzeo situas sur Jonas Daniël Meijerplein, en la koro de la antaŭa juda kvartalo, Amsterdamo. Kun la Portugala Sinagogo, la Nacia Holokaŭsta Muzeo (Nationaal Holocaust Museum) kaj la Hollandsche Schouwburg, la kvar muzeoj formas la "Joods Cultureel Kwartier".
La JHM prezentas la historion de judismo en Nederlando aparte kaj ĉirkaŭ la mondo ĝenerale.
En 1989, la muzeo gajnis la muzean premion de la Konsilio de Eŭropo por siaj unikaj kolektoj kaj la maniero kiel ili estas prezentitaj, same kiel por la unikeco de la konstruaĵo en kiu ĝi situas.