Pont-Croix
komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Pont-Croix (bretone Pontekroaz) estas franca komunumo, situanta en la departemento Finistère, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.
Pont-Croix | |
bretone Pontekroaz | |
Komunumo | |
Pont-Croix ĉe la rivero Goyen | |
|
|
Oficiala nomo: Pont-Croix | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Departemento | Finistère |
Arondismento | Quimper |
Kantono | Pont-Croix (ĉefurbo) |
Interkomunumo | komunumoj de Cap-Sizun |
Historia regiono | Bretona duklando |
Situo | Locronan |
- koordinatoj | 48° 02′ 35″ N 04° 29′ 17″ U (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 73 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 2 m s. m. |
Areo | 8,09 km² (809 ha) |
Loĝantaro | 1 829 (2008) [1] |
Denseco | 226,08 loĝ./km² |
Dato | 2008-2014 |
Urbestro | Henri Moan |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 29790 |
INSEE | 29218 |
Situo kadre de Francio
| |
Situo kadre de Finistère
| |
Vikimedia Komunejo: Pont-Croix | |
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de Pont-Croix | |
La loko de Pont-Croix estas komparebla al tiu de Quimper, ĉar la du urboj kreiĝis sur kliniĝanta ebenaĵo super orienta-okcidenta riverbuŝo, kiu poste etendiĝas laŭ ortangulo por enmariĝi pli okcidente kaj sude. Ĉe la riverbuŝo estas la havenoj de Audierne kaj de Poulgoazec foraj je 6 km. Ŝipoj ĉiam supreniris la buŝon de la rivero Goyen kaj tiel Pont-Croix estas marhaveno eksportanta la regionajn agrikulturaĵojn kaj importanta salon kaj vinon. La valo de Goyen fluas de sia fonto situanta je 20 km en Plonéis en grabeno, kiu pluiras post la kubuto de la rio de Goyen ĝis la golfo de Audierne.
La gallo-romana civilizacio postlasis gravajn spurojn en la restaĵoj de la vilao de Kervénenec (malkovro de mozaiko) okcidente.
Pont-Croix, kiu situas ĉe strategia loko, kuniĝejo de Cap Sizun kaj de la bigudena lando, havis gravan administran kaj komercan rolon.
La familio Rosmadec originanta de Telgruc-sur-Mer finsukcesis superstari en Pont-Crois antaŭ ol okupi la plej altajn dukajn kaj ekleziajn postenojn komence de la 16-a jc.
La urbo fariĝis la ĉefurbo de la distrikto de Pont-Croix de 1790 ĝis 1795. En la 20-a jc la urbo povo malkreskis kun la loĝantaro post 1950, sed ĝi stabiliĝis je ĉirkaŭ 1 700 loĝantoj fine de la jarcento. La relativa disvolviĝo de la turismo ne kompensas la perdon de ĝia komerca rolo, plimalfortigita pro la nova ponto inter Audierne kaj Plouhinec en 1933.
En 1946, la malnova kvartalo Keridreuff aliflanke de la rivero Goyen, estis aneksita de Pont-Croix malfavore al Plouhinec, ankoraŭ tre kampara komunumo kvankam pli loĝata. Samjare, la magistrato decidis detrui la malnovajn halojn, kovratajn per ĉarpento, pro ruiniĝeco. La stacidomo estis ĉesigita en 1947.
La disvolviĝo de amasa turismo plifortigis la pozicion de komerca centreto ĝis la 1960-aj jaroj, sed iompostioma malkresko de la centrejaj funkcioj okazis en la urbo ĝis la fino de la 20-a jc.
Nokte de la 27-a de Oktobro 2006, la eta seminario kaj la malnova kolegio suferis fortan incendion, kiu ruinigis pli ol la duono de la konstruaĵoj.
Dum jardekoj en la 18-a jc kaj en la antaŭa jarcento ĝis en la 1970-aj jaroj, okazis ĉiun unuan ĵaŭdon de la monato, fama bazaro nomata "foar ar Pont" loganta grandajn grupojn de kamparaj loĝantoj de cap Sizun kaj de la norda parto de la bigudena lando; okazis bazaroj por ĉevaloj, porkoj, kortobirdoj, ktp. en diversaj lokoj (bazarkampo, pregja placo, ktp.), kies iuj pitoreskaj scenoj estis pentritaj de lokaj pentristoj (Lionel Floch) aŭ aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.