komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Audierne - [odjɛʁn] jen france, bretone An Arzhanou - estas franca komunumo. Ĝi situas en la departemento Finistère (jen france, bretone Penn-ar-Bed), en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2018 en la komunumo vivis 2 151 loĝantoj sur areo de 2,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 729 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Quimper (france arrondissement de Quimper, bretone Arondisamant Kemper), la suda parto de la departemento, kaj al la kantono Douarnenez.
Audierne / Gwaien | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
delegita komunumo (2016–) komunumo en Francio (–2015) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Finistère | ||
Arondismento | arondismento Quimper / Kemper | ||
Kantono | Douarnenez | ||
INSEE kodo | 29003 [+] | ||
Poŝtkodo | 29770 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 151 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 729 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 1′ N, 4° 33′ U (mapo)48.024166666667-4.5416666666667 [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Areo | 2,95 km² ( 295 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Audierne (commune déléguée) [+] | |||
La fiŝkapta haveno situas ĉe la estuaro de rivero Goyen, piede de arbara monteto. Ĝia granda sabla plaĝo etendiĝas laŭ 1 500 metroj for de la urbo, malsupre de Sainte-Evette. Temas precipe pri kaptado de palinuroj, omaroj kaj mararaneoj.
Jam konata per la nomo subparoĥo de Goyen (Trefgoazien, malnova termino uzata ĝis komence de la 16-a jc), Audierne estas legebla en la bordozaj maraj analoj ekde la 14-a jc, en la atlaso de la veneciano Pétrus Vesconte sub la nomo Odierna en 1321, poste sur holanda mapo de 1580 troviĝas Odjern.
Dum la dua mondmilito, la aŭtoritatoj de reĝimo de Vichy tie starigis kampadejon por arestitaj eksterlandanoj. Pli precize ĝi situis en Poulgoazec.
En la 16-a kaj 17-a jc, estis imponaj domoj de ŝipposedantoj kaj komercistoj. La malnova piedira centro konsistas precipe de preĝejo Saint-Joseph kaj de preĝejo Saint-Raymond klasita Monumento Historia.
La pardonprocesio de Audierne okazas dum la someraj ferioj fine de aŭgusto kun multaj amuziloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.