From Wikipedia, the free encyclopedia
Pojkiloterma rilatas al organismo, kies interna temperaturo varias konsiderinde multe (kiel reptiloj). Ĝi estas la malo de homeoterma, nome organismo kiu retenas termikan homeostazon (kiel mamuloj). Kutime la variado estas konsekvenco de variado en la etosmedia temperaturo. Multaj surteraj ektotermaj bestoj estas ankaŭ pojkilotermaj.[1] Tamen kelkaj ektotermaj restas en temperatur-konstantaj medioj ĝis la punkto ke ili fakte kapablas teni konstantan internan temperaturon (t.e. estas homeotermaj). Tiu distingo ofte faras la terminon "pojkiloterma" pli utila ol la komunnoma "malvarma sango", kiu estas foje uzata por referenci al ektotermaj plej ĝenerale.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.