Podhradí nad Dyjí
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Podhradí nad Dyjí (ĝis la jaro 1949 germane Freistein, ĉeĥe Frejštejn) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo. Vivas ĉi tie 54 loĝantoj (2024). Ĝi etendiĝas okcidente de Vranov nad Dyjí sur moravia-malsupraaŭstria limo kaj sur la dekstra bordo de pentrinda valo de rivero Moravia Dijo apud enfluejo de rojo Křeslický potok, kiu trafluas tra la municipo. Sur la maldekstra bordo la municipo borderas rokaro de protektita areo Podhradské skály. Sude super la vilaĝo elstaras ruino de burgo Frejštejn. Freistein / Frejštejn fariĝis ekde la fino de la 19-a jarcento elserĉata somerrestadejo kaj elirpunkto por turistaj ekskursoj tra la moravia kaj la malsupraaŭstria Podyjí.En la urbeto loĝis ĝis la jaro 1945 plejparte germana loĝantaro, kiu estis poste forŝovita. Nun vivas ĉi tie 54 loĝantoj.
Podhradí nad Dyjí (Frejštejn) | ||
germane Freistein | ||
municipo | ||
Burgo Frejštejn super Podhradí | ||
|
||
Oficiala nomo: Podhradí nad Dyjí | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | |
Distrikto | Distrikto Znojmo | |
Administra municipo | Vranov nad Dyjí | |
Historia regiono | Moravio | |
Montaro | Jeviŝovica montetaro | |
Najbaras kun | Malsupra Aŭstrio Aŭstrio | |
Memorindaĵoj | Frejštejn burgo | |
Rivero | Dijo | |
Situo | Podhradí nad Dyjí | |
- alteco | 368 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 54′ 01″ N 15° 41′ 11″ O (mapo) | |
Katastro | 6,17 km² (617 ha) Podhradí nad Dyjí | |
Loĝantaro | 54 (2024) | |
Denseco | 8,75 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1286 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 671 06 | |
NUTS 3 | CZ064 | |
NUTS 4 | CZ0647 | |
NUTS 5 | CZ0647 594636 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de municipo | 1 | |
Bazaj setlejunuoj | 1 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
Vikimedia Komunejo: Podhradí nad Dyjí | ||
Retpaĝo: www.podhradinaddyji.cz | ||
Portalo pri Ĉeĥio | ||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Uherčice, Korolupy, Starý Petřín, Stálky kaj Oslnovice.
Wernhard de Trnowa, ministerialo de grafoj el Pernegg, akiris por siaj meritoj al moravia markgrafo Vladislav Jindřich rajton koloniigi la moravian limregionon. Norde de la familia sidejo - burgo Trnava / Thürnau (super la malsupraaŭstria municipo Unter-Thürnau) fondis liaj idoj burgon Frejštejn, en kiu en la jaro 1251 rememoriĝas parencoj de senjoroj el Thürnau, Oldřich (Uldalriko) nomata Liber (Libera, germane Frei) kaj lia filo Gaytmar. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1286. En la jaro 1422 akiris la burgon de reĝo Sigismondo en heredan dependecon hetmano Leopold / Lipolt Krajíř z Krajku. Post la morto de Leopold z Krajku, la senjoro en Landštejn, Bystřice kaj Frejštejn, en la jaro 1433 en fontoj aperas lia frato Jan z Krajku kun predikato el Frejštejn kaj el Vratěnín, en la jaro 1444 kaptita en rango de la plej supera tablisto karintia kaj hetmano en Drosendorf. En la jaro 1487 la burgo estas indikata kiel detruita.[1]
Jan ekprenis bienojn en la aŭstriaj landoj, Wolfgang, la filo de frato de Jan Konrád, la bienojn en Moravio kaj en la jaro 1459 alaĉetis senjorujon Bílkov. Kiam estis konkerita Cornštejn en la jaro 1465 akiris Wolfgang Krajíř por siaj meritoj dum la konkerado la burgon kiel feŭdon kaj en la jaro 1493 tralasis reĝo Vladislao al lia filo Lipolt z Krajku burgon Cornštejn el la feŭdo. Burgo Cornštejn fariĝis pro kaŭzo de la neloĝigebla Frejštejn centro de la frenŝtejna senjorujo. Al Cornštejn, kiu laŭ testamento ricevis filoj Leopold kaj Jindřich, apartenis lokoj: la detruita burgo Franštýn (Frejnštejn), urbeto Vratěnín, Mladoňovice (Mladoňovice), Štálek (Stálky) kun paroĥo, dezerta vilaĝo Krajzink (pereinta vilaĝo Křeslík), Franštýn (Podhradí nad Dyjí), Chrlopy (Korolupy) kun la korto, Uherčice, Mešovice, Rancieřov (Rancířov), Teufmpoch (Hluboká), Šatice (Schaditz), Kostníky.[2]
Burgejo en Kostníky kaj korto en Lubnice estas indikataj kiel malplenaj pratempaj feŭdoj ("de praaj tempoj") apartenantaj al burgo Frejštejn. En la jaro 1493 apartenis kvin kaj duono de lanoj en Kostníky al burgo Cornštejn. En la jaro 1498 alaĉetis Kostníky kun la burgejo posedanto de Police Hynek z Bačkovic kaj en la jaro 1500 ankaŭ lanojn apartenantaj al Cornštejn. Kostníky tiel fariĝis por longa tempo konsisto de polica senjorujo.[3] En la jaro 1493 tralasis Půta z Lichtenburka al Sigismondo Krokvicar el Nová Ves kaj en Lubnice zel la feŭdo: "tri lanojn eĉ kun arbaro Rudice, ĉiun apartenaĵon, kiu al tiu varo apartenas kaj du kortegojn en Mešovice" kaj en la jaro 1501 forvendis Zich Krokvicar en Nová Ves lubnican burgejon kun apartena varo al Lipolt z Krajku kaj en Cornštejn.[4][5]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 441 |
1880 | 416 |
1890 | 439 |
1900 | 423 |
1910 | 449 |
1921 | 392 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 361 |
1950 | 204 |
1961 | 199 |
1970 | 124 |
1980 | 81 |
1991 | 65 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 51 |
2014 | 53 |
2016 | 53 |
2017 | 52 |
2018 | 52 |
2019 | 55 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 50 |
2021 | 59 |
2022 | 45 |
2023 | 51 |
2024 | 54 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.