Placo Savinto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La placo Savinto (en hispana Plaza del Salvador) estas placo en la historia centro de la urbo Sevilo, Hispanio. Ĝi estas en la kvartalo Alfalfa, en la distrikto Casco Antiguo de Sevilo, Hispanio. Ĝia nomo rilatas al la samnoma preĝejo del Salvador (de la Savinto), verko de stilo manierista de la 17-a jarcento, kiu estas la dua plej granda templo de la urbo malantaŭ la katedralo.
Placo Savinto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Andaluzio | ||||
Situo | Sevilo | ||||
- koordinatoj | 37° 23′ 24″ N, 5° 59′ 36″ U (mapo)37.389958333333-5.9932638888889 | ||||
Placo Savinto | |||||
Vikimedia Komunejo: Plaza del Salvador, Seville [+] | |||||
Iam ĝi nomiĝis plaza del Cementerio (Placo de la Tombejo)[1] ĉar tie estis parte la tombejo de la preĝejo. Plej verŝajne ĝi estis distrejo jam en la epoko de Al-Andalus, proksime al ĉefa moskeo, kaj eble estis loko de la soŭko priskribita de Ibn Abdun en la 11-as jarcento.[2]
En la Mezepoko tie estis akvostokejo, kaj en 1608 oni instalis tie krucon el ŝtono kiu konserviĝas aktuale ĉe la angulo de la strato Villegas.[2] En 1923, oni instalis monumenton al la skulptisto Martínez Montañés. En 1967 tiu monumento estis translokigita al placo ĉe la katedralo.[3] En 1985 ĝi estis revenigita al la placo Savinto, kie ĝi restis ĝis nun.[4] Inter 1968 kaj 1970 oni anstataŭis la poplojn per oranĝarboj.[5][3]
En 1983 la placo iĝis por nur piedirantoj kaj oni rekuperis la tradician pavimon de granitblokoj.[6]