Soŭko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Soŭko (arabe سوق, alternativaj, aliaj transskribaj formoj en diversaj lingvoj estas Suq, Souk, Suk, Sook, Soukh aŭ Souq) estas nomo de komerca kvartalo en araba urbo.
La soŭkoj estas ĝeneralaj karakterizaĵoj de araba urbo kaj plej ofte estas ties ekonomia centro. Male al la eŭropaj komercaj kaj metiaj kvartaloj, la soŭkoj estas neloĝataj kaj unuetaĝaj.