Pieter Brueghel la juna
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pieter BRUEGHEL (ankaŭ Bruegel aŭ Breughel)[1] la Juna (en nederlanda: [ˈpitər ˈbrøːɣəl]; inter 23a de majo kaj 10a de oktobro 1564 – inter marto kaj majo 1638) estis flandra pentristo, konata pro nombraj kopioj de verkoj de sia patro Pieter Bruegel la pliaĝa same kiel pro siaj originalaj komponaĵoj. La granda produktaro de lia ateliero, kiu produktis por la loka kaj eksporta merkato, kontribuis al la internacia etendo de la bildaro de lia patro. Temas pri membroj de ampleksa familio de pentristoj.
Pieter Brueghel la juna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1564 (1564-01-01) en Bruselo |
Morto | 10-an de oktobro 1638 (1638-10-10) (74-jaraĝa) en Antverpeno |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Habsburga Nederlando |
Familio | |
Patro | Pieter Bruegel la pliaĝa |
Patrino | Mayken Coecke |
Frat(in)o | Jan Brueghel la pliaĝa |
Infano | Pieter III. Brueghel |
Parencoj | Jan Brueghel the Younger |
Okupo | |
Okupo | pentristo • konstrua desegnisto |
Verkoj | Adoration of the magi The Good Shepherd The Return of the Herd Census at Bethlehem |
Tradicie Pieter Brueghel la Juna estis kromnomita "de helse Brueghel" aŭ "infera Brueghel" ĉar oni supozis, ke li estas la aŭtoro de kelkaj pentraĵoj kun fantastaj priskriboj de fajraj kaj groteskaj bildoj. Tiuj pentraĵoj estas tamen nuntempe atribuataj al lia frato Jan Brueghel la pliaĝa.[2][3]