![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/PIERRE_REVERDY_1889_POETA_Y_ESCRITOR_FRANCES_%252813451270843%2529.jpg/640px-PIERRE_REVERDY_1889_POETA_Y_ESCRITOR_FRANCES_%252813451270843%2529.jpg&w=640&q=50)
Pierre Reverdy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pierre REVERDY (naskiĝis la 13-an de septembro 1889, mortis la 17-an de junio 1960) estas franca poeto kunigita kun Superrealismo kaj Kubismo.
Pierre Reverdy | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Pierre Reverdy | ||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1889 (1889-09-13) en Narbonne | |
Morto | 17-an de junio 1960 (1960-06-17) (70-jaraĝa) en Solesmes Abbey | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Solesmes vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto aforisto vidartisto ![]() | |
Aktiva dum | 1915– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pierre Reverdy naskiĝis en Narbonne kaj plenkreskis proksime al la Montagne Noire en la domo de sia patro. Reverdy venis el familio de skulptistoj. Lia patro instruis al li legi kaj skiribi. Li studis ĉe Tuluzo kaj Narbonne.
Reverdy alvenis en Parizo en oktobro, 1910. Estis tie, ĉe la fama Bateau-Lavoir en Montmartre, kie li konatiĝis kun Guillaume Apollinaire, Max Jacob, Louis Aragon, André Breton, Philippe Soupault kaj Tristan Tzara.
Dum dek-ses jaroj, Reverdy vivis pro sia verkado. Liaj kunuloj estis Pablo Picasso, Georges Braque, Henri Matisse kaj multaj aliuloj. Ĉi tiuj estis la jaroj dum kiuj superrealismo ekflugis, kaj Reverdy parte inspiris ĝin.
En 1917, Reverdy fondis la ĵurnalon Nord-Sud, kiu enhavis la verkoj de multe da dadaistaj kaj poste superrealistaj poetoj. Tiu ĉi aventuro daŭris ĝis 1918.
En 1926, 37-jaraĝe, Reverdy konvertis al Katolikismo kaj ekloĝis en Solesmes. Li restis tie ĝis sia morto en 1960. Dum tiu ĉi tempo, li verkis kelke da kolektoj, inkluzive de Sources du vent, Ferraille kaj Le Chant des morts.