Dadaismo
arta stilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dadaismo estas arta stilo; kelkaj nomas ĝin arta movado, kiu floris inter 1916 kaj 1924.
Rapidaj faktoj avangardo, Komenco ...
Dadaismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta movado kultura movado literatura movado arta stilo | |||||
avangardo | |||||
Komenco | 1910-aj jaroj vd | ||||
Poste | superrealismo vd | ||||
| |||||
Fermi
Ĝi ekestis en 1915, kiam la verkisto Hugo Ball en Zuriko kunvenigis artistojn diversbranĉojn kaj hazarde (?) el vortaro germana-franca trovis la (francan) vorton "dada" (hobio, "amata ĉevaleto"), laŭ kiu li nomis la novan artstilon.
Laŭ kontraŭa tezo de Marcel Janco tiu evento estis posta inventaĵo; la nomo estis kreita laŭ la ŝampuo "DADA", tiutempe vendata (ankaŭ) en Zuriko.
Dadaismo relativigas aŭ eĉ dubindigas la tutan ĝistiaman arton, troigante ties abstraktigojn ĝis sensencaj kaosaĵoj.