![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ec/Mona_Lisa%252C_by_Leonardo_da_Vinci%252C_from_C2RMF_retouched.jpg/640px-Mona_Lisa%252C_by_Leonardo_da_Vinci%252C_from_C2RMF_retouched.jpg&w=640&q=50)
La Gioconda
pentraĵo de Leonardo da Vinci pri virino kun mistera rideto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Gioconda (La Ĝokonda, t.e. "S-ino Giocondo", la vorto signifas ankaŭ la Gajulino aŭ la Ĝojulino) estas pentraĵo de Leonardo da Vinci pri virino kun mistera rideto. Ĝi estas ankaŭ nomata Mona Lisa (S-ino Liza). Leonardo pentris ĝin komence de la 16-a jarcento, olefarbe sur popla ligno. Ĝin posedas la franca ŝtato kaj ĝi pendas en la muzeo Luvro en Parizo.
Rapidaj faktoj
Fermi
Mona Lisa estas unu el la plej vaste konataj pentraĵoj en la mondo, abunde studata kaj analizata, kopiata kaj eĉ parodiata.