franca poeto From Wikipedia, the free encyclopedia
Guillaume Apollinaire, estas la plumnomo de Wilhelm Apollinaris de KOSTROWICKI, ekstergeedzeca filo de Polino kaj itala nobelo, naskiĝinta en Romo je la 26-a de aŭgusto1880, mortinta (de la vasta Epidemio de Gripo de 1918 ) je la 9-a de novembro1918, estis franclingva poeto, eble la plej granda kaj talenta, kaj estis strete ligita kun ĉiuj modernismaj artaj tendencoj de la komencanta 20-a jarcento.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Guillaume Apollinaire
Persona informo
Guillaume Apollinaire
Naskonomo
Wilhelm Albert Włodzimierz Apollinaris de Wąż-Kostrowicky
Apollinaire estis filo de itala oficiro kaj nobelino pola. La infanajn jarojn li pasigis en Italujo, poste ĉe la Lazura Marbordo kie li frekventis gimnaziojn en Monaco, Cannes kaj Nice. Parizon li atingis en 1898. Antaŭ la dungiĝo kiel instruisto en la germana Rejnlando li laboris diversloke kaj diversprofesie. La restadon en Germanlando (1901/02) konatigis al li la junan infanvartistinon anglan Annie Playden. Frukto de tiu ĉi kontakto estis La Chanson du mal-aimé (1909).
Reveninte Parizon samjare li amikiĝis al Alfred Jarry kaj André Salmon laborante por diversaj literaturaj gazetoj. Poste li fondis propran gazeton titolitan "Le Festin d’Ésope" (1903-1904): en ĝi li prezentis unuan version de L'Enchanteur pourrissant, prozan poeziaron. Por monogajno kaj persona ŝato li baldaŭ ekredaktis erotikajn romanojn duonkashe publikigitajn (Les Onze Mille Verges, 1907; Exploits d’un jeune don Juan, 1907). Apollinaire eldonis ankaŭ verkojn permesivajn por la kolekto Les Maîtres de l’amour, kaj eldonis antologiojn de Arétin, Sade, Nerciat kaj de Mirabeau. Tiu ĉi periodo de malseriozeco akompanatis de multaj vojaĝoj tra tuta Eŭropo.
La antaŭmilita bild-periodo
En la jaro 1907 decidis Apollinaire perlabori la vivon ekskluzive pere de verkado. Li jam antaŭe estis enkondukita en diversaj artistajn rondojn avangardajn. Baldaŭ li kutimuliĝis ĉe Bateau-Lavoir kaj amikiĝis kun Vlaminck, Derain, Picasso, Braque kaj Matisse. Gravis ankaŭ la renkontiĝon kun Marie Laurencin kun kiu li havis legendan kunlaboron en Montmartre. De tiam lia verkaro intime ligata estis kun la avangardo bildiga kies defendon li entreprenis en 1908 ĉe konferenco en la t.n. Salonego de la sendependuloj.
La Unua mondmilito
En 1914 Apollinaire estante rusa ŝtatano akceptis la francan ŝtatanecon por povi soldati. En 1916 li vunditis. Ekde la resaniĝo Apollinaire denove dediĉis sin al la skribado. Aperis Le Poète assassiné (1916), kolekto de rakontoj mitaj kaj membiografiaj. En 1917 aperis Les Mamelles de Tirésias, farsa dramo en kies antaŭparolo la unuan fojon aperis la termino "surrealismo". En 1918 publikiĝis la verko Calligrammes.
Apollinaire difinis la normojn de la moderna poezio. Li jam dum la vivo admiritis fare de junaj kaj bruaj poetoj kiuj iĝis la kerno de la surrealisma movado (Breton, Aragon, Soupault). Lia verkaro diafanigas la optimismon de la komenciĝanta 20-a jarcento kaj la progreson teknikan. Krome antaŭanoncas sin tie la grandaj ŝanĝoj literaturaj kaj poetikaj de la tempo inter la du mondmilitoj.
Poezio
Le Bestiaire ou Cortège d'Orphée, kun bildoj de Raoul Dufy, Deplanche, 1911. Kun litografioj de Jean Picart Le Doux[1].
Alcools, komponaĵoj el 1898 al 1913, Mercure de France, 1913.
Vitam impendere amori, kun bildoj de André Rouveyre, Mercure de France, 1917.
Calligrammes, poèmes de la paix et de la guerre, Mercure de France, 1918.
Aquarelliste
Il y a..., recueil posthume, Albert Messein, 1925.
Ombre de mon amour, al Louise de Coligny-Châtillon, Cailler, 1947.
Poèmes secrets à Madeleine, pirata eldono, 1949.
Le Guetteur mélancolique, neeldonitaj poeziaĵoj, Gallimard, 1952.
Poèmes à Lou, Cailler, al Louise de Coligny-Châtillon, 1955
Soldes, neeldonitaj poeziaĵoj, Fata Morgana, 1985
Et moi aussi je suis peintre, poste en Calligrammes, Le temps qu'il fait, 2006.
Romanoj kaj rakontoj
Mirely ou le Petit Trou pas cher, rue Saint-Roch à Paris, 1900 (perdita).
Que faire?, en Le Matin, subskribita Esnard, por kiu G.A. estis negro.
Les Onze Mille Verges ou les Amours d'un hospodar[2] 1907.
L'Enchanteur pourrissant, kun bildoj de André Derain, Kahnweiler, 1909.
L'Hérésiarque et Cie, rakontoj, Stock, 1910.
Les Exploits d'un jeune Don Juan, 1911. Kinigita en 1987 de Gianfranco Mingozzi, Les Exploits d'un jeune Don Juan.
La Rome des Borgia, Dalize, Bibliothèque des Curieux, 1914.
La Fin de Babylone - L'Histoire romanesque 1/3, Bibliothèque des Curieux, 1914.
Les Trois Don Juan - L'Histoire romanesque 2/3, Bibliothèque de Curieux, 1915.
Le Poète assassiné, rakontoj, L'Édition, Bibliothèque de Curieux, 1916.
La Femme assise, senfina, postmorta eldono, Gallimard, 1920. ĉe Gallica[3]
Les Épingles, rakontoj, 1928.
Kritiko kaj kronikoj
La Phalange nouvelle, prelego, 1909.
L'Œuvre du Marquis de Sade, Paris, Bibliothèque des Curieux, 1909, unua antologio publikigita en Francio pri la markizo de Sade.
Les Poèmes de l'année, prelego, 1909.
Les Poètes d'aujourd'hui, prelego, 1909.
Le Théâtre italien, encyclopédie littéraire illustrée, 1910
Pages d'histoire, chronique des grands siècles de France, chronique historique, 1912
La Peinture moderne, 1913.
Les Peintres cubistes. Méditations esthétiques, Eugène Figuière & Cie, Éditeurs, 1913, Collection «Tous les Arts»; réédition Hermann, 1965 (ISBN 978-2-7056-5916-5)