![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Pet_Shop_Boys_interview_2013_still.png/640px-Pet_Shop_Boys_interview_2013_still.png&w=640&q=50)
Pet Shop Boys
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pet Shop Boys estas angla sintez-popa duopo formita en Londono en 1981. Konsistanta de ĉefkantisto Neil Tennant kaj klavaristo Chris Lowe, ili vendis pli ol 50 milionojn da diskoj tutmonde,[1][2] kaj estis listigitaj kiel la plej sukcesa duopo en la historio de la brita muziko en la eldono de 1999 de The Guinness Book of Records.[3]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/31/Pet_Shop_Boys_Cork_22062022.jpg/640px-Pet_Shop_Boys_Cork_22062022.jpg)
Pet Shop Boys | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĝenroj | sinteza popularmuziko • nova ondo • Haŭzo • elektronika dancmuziko • alternativa dancmuziko • sophisti-pop • artpopmuziko |
Retejo | petshopboys |
Ili ricevis multajn premiojn kaj nomumojn, kaj sukcesis meti siajn diskojn kaj kantojn en pintaj sukcesoj, kiel britaj numeroj unuaj: nome "West End Girls" (ankaŭ numero unua en usona Billboard Hot 100), "It's a Sin", sintez-popa versio de "Always on My Mind", kaj "Heart".
Aliaj pintaj sukcesoj estis reludado de "Go West", kaj ilia propra "Opportunities (Let's Make Lots of Money)", kaj "What Have I Done to Deserve This?" en dueto kun Dusty Springfield.
Kun kvin usonaj pintaj sukcesaj unuopaĵoj en la 1980-aj jaroj, ili estas asociaj kun la Dua Brita invado.[4]