Pelhřimov
distrikta urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pelhřimov (legu: pelhrĵimov, popole „Pejr“) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en la sudbohemia parto de Regiono Vysočina (Montetaro). Ĝi troviĝas en valo de la rivereto Bělá (Bjela) en Křemešnická montetaro, kiu estas parto de Bohemia-Moravia montetaro. Ĝi situas 27 km okcidente de Jihlava, 74 km nordoriente de České Budějovice kaj 93 km sudoriente de Prago. La unua skriba mencio pri ĝi devenas el 1225. En 2024 ĝi havis 16 420 loĝantojn.
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Regiono Vysočina. Pri parto de urbo Cheb temas artikolo Pelhřimov (Cheb), sed eble vi serĉas Pelhřimovy.
Pelhřimov | |||
germane Pilgrams | |||
urbo | |||
Placo en Pelhřimov kun turo de preĝejo de sankta Bartolomeo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Pelhřimov | |||
Popola nomo: Pejr | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Vysočina | ||
Distrikto | Distrikto Pelhřimov | ||
Administra municipo | Pelhřimov | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Montetaro Křemešník | ||
Muzeoj | Muzeo de rekordoj, Muzeo de timigiloj, Muzeo de Vysočina | ||
Rivero | Bělá | ||
Situo | Pelhřimov | ||
- alteco | 494 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 25′ 51″ N 15° 13′ 23″ O (mapo) | ||
Areo | 95,26 km² (9 526 ha) | ||
Loĝantaro | 16 420 (2024) | ||
Denseco | 172,37 loĝ./km² | ||
Fondo | 13-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 393 01 ĝis 394 62 | ||
NUTS 3 | CZ063 | ||
NUTS 4 | CZ0633 | ||
NUTS 5 | CZ0633 547492 | ||
Katastraj teritorioj | 24 | ||
Partoj de urbo | 27 | ||
Bazaj setlejunuoj | 40 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Pelhřimov | |||
Retpaĝo: www.mestopelhrimov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Útěchovice, Veselá (distrikto Pelhřimov), Velký Rybník, Mezná (distrikto Pelhřimov), Ondřejov (distrikto Pelhřimov), Vokov, Dobrá Voda (distrikto Pelhřimov), Bácovice, Nová Buková, Krasíkovice, Nová Cerekev, Nový Rychnov, Útěchovičky, Čelistná, Častrov, Kojčice, Libkova Voda, Putimov, Svépravice, Proseč pod Křemešníkem, Zajíčkov, Rynárec, Dehtáře, Střítež pod Křemešníkem, Horní Cerekev, Červená Řečice, Zachotín, Dubovice, Božejov, Vyskytná, Žirov, Bělá, Olešná (distrikto Pelhřimov), Čížkov (distrikto Pelhřimov) kaj Pavlov (distrikto Pelhřimov).
Centro de historia urbo estas Masaryk placo kun valoraj urbanaj domoj, kie troviĝas ankaŭ dekana preĝejo de Sankta Bartolomeo, statuo de Sankta Venceslao kaj urbodomo kun astronomia turhorloĝo. Pro kompakteco kaj bona konserviteco de la urbocentro ĝi estis proklamita en la jaro 1969 kiel urba memorindaĵrezervejo. La urbo estas signifa vojkruciĝo de du unuaklasaj ŝoseoj kaj turisma elirpunkto en Bohemimoravian montetaron. Aglomeraĵo estas centro de vasta terpomkultiva regiono. Pelhřimov estas konata kiel "urbo de rekordoj kaj kuriozaĵoj" (ekzemple la plej malgranda rajdstatuo de la prezidento Tomáš Garrigue Masaryk en la mondo super arkaro de Masaryk placo kaj konkursoj, kiuj sur tiu ĉi placo okazas).