municipo en la distrikto Jihlava de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Jihlava (germane Iglau) estas regiona urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas ĉe la samnoma rivero Jihlava, surlime inter orienta Bohemio kaj okcidenta Moravio. Administra, industria, komerca, trafika, kleriga kaj kultura centro de la regiono Vysočina. En 2024 ĝi havis 53 986 loĝantojn.
Jihlava | |||
germane Iglau | |||
urbo | |||
Placo en Jihlava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Jihlava | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Vysočina | ||
Distrikto | Distrikto Jihlava | ||
Administra municipo | Jihlava | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Bohemio | ||
Montaro | Křižanova montetaro | ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Konata loko | ZOO Jihlava | ||
Katakomboj | Katakomboj en Jihlava | ||
Rivero | Jihlava | ||
Situo | Jihlava | ||
- alteco | 525 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 23′ 47″ N 15° 35′ 25″ O (mapo) | ||
Areo | 78,85 km² (7 885 ha) | ||
Loĝantaro | 53 986 (2024) | ||
Denseco | 684,67 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1233 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 586 01 | ||
NUTS 3 | CZ063 | ||
NUTS 4 | CZ0632 | ||
NUTS 5 | CZ0632 586846 | ||
Katastraj teritorioj | 18 | ||
Partoj de urbo | 16 | ||
Bazaj setlejunuoj | 45 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jihlava | |||
Retpaĝo: www.jihlava.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Smrčná, Dvorce, Rančířov, Čížov, Hybrálec, Štoky, Puklice, Rantířov, Měšín, Kostelec, Malý Beranov, Plandry, Vyskytná nad Jihlavou, Vílanec, Velký Beranov, Třešť kaj Střítež.
La unua skriba mencio pri komunumo nomata Jihlava devenas el la jaro 1233, kiam Roberto, episkopo de Olomouc, konfirmis transigo de posedo de Ordeno de germanaj kavaliroj al monaĥejo en Želiv. Baldaŭ poste ĝi revenis al posedo de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a, kiu en 1240 fondis tie reĝan urbon kun rajto mini arĝenton. Estis formulita preciza minada juro, kiu iĝis modelo por aliaj minaj regionoj. Dum pluraj jarcentoj Jihlava estis sidejo de supera minada tribunalo, fina aŭtoritato pri minaj disputoj.
Reĝo Přemysl Otakar la 2-a en 1270 preskribis la ortangulan formon de la urba placo (same kiel ekzemple en České Budějovice).
Je la 5-a de julio 1436 tie estis proklamitaj la t.n. kompaktatoj pri la husanismo, kiuj koncedis al la husanoj kelkajn el iliaj postuloj (vd. Pragaj Artikoloj). Sigismondo la 1-a estis agnoskita kiel reĝo de Bohemio.
La urbo estis germana lingvo-insulo ĝis la mezo de la 20-a jarcento kaj nomiĝis Iglau. La germana nomo de rivero Jihlava estis Igel (= erinaco, kvankam la etimologio verŝajne estas alia), kaj la urba blazono montras du erinacojn.
En 1960 Jihlava fariĝis distrikta urbo kun regiona urbo Brno. Ĉefurbo de la aparta regiono Vysočina ĝi fariĝis en la jaro 2000.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 20 049 |
1880 | 22 378 |
1890 | 23 716 |
1900 | 24 387 |
1910 | 25 914 |
1921 | 25 634 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 31 028 |
1950 | 26 253 |
1961 | 34 721 |
1970 | 40 839 |
1980 | 51 144 |
1991 | 51 831 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 50 702 |
2011 | 50 075 |
2012 | 50 680 |
2014 | 50 510 |
2016 | 50 714 |
2017 | 50 559 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2018 | 50 724 |
2019 | 50 845 |
2020 | 51 216 |
2021 | 50 523 |
2022 | 50 108 |
2023 | 52 548 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2024 | 53 986 |
En la historia urbokerno (ekde 1982 proklamita kiel urba monumentrezervejo) eblas trovi domojn de multaj historiaj stiloj kaj restaĵojn de urba muregaro el 14-a kaj 15-a jarcentoj.
Al ĉefaj memorindaĵoj de la urbo apartenas:
Tra Jihlava gvidas grava unurela elektrizita fervojlinio numero 225 de Havlíčkův Brod al Veselí nad Lužnicí. Krom tiu ĉi linio estas ankoraŭ unu linio, numero 240 (Jihlava - Brno) - unurela neelektrizita. Proksime estas ankaŭ plej grava aŭtoŝoseo de Brno al Prago (D1).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.