From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedro de Mena y Medrano (Granado, Aŭgusto de 1628 - Malago, 13-a de Oktobro de 1688), estis hispana baroka skulptisto.
Pedro de Mena | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1628 en Granado |
Morto | 13-an de oktobro 1688 (60-jaraĝa) en Malago |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Alonso de Mena (en) Alonso Cano |
Okupo | |
Okupo | skulptisto arkitekto |
Pedro de Mena dediĉis sin ĉefe al la realigo de religia imagaro, same kiel sia patro, Alonso de Mena, el kiu li heredis atelieron en Granado. Krome, li havis alian atelieron instalita dum tridek jaroj en Malago, kien li iris por partopreni en unu el siaj plej rimarkindaj verkoj nome la La seĝaro de la ĥoro de la Katedralo de Malago. En tiu urbo li plenumis multajn mendojn, ĉefe por religiaj ordenoj.[1]
En liaj verkoj elstaras: longecaj vizaĝoj kaj trajtoj de la figuroj, detale fajne pentritaj vestaĵoj kaj multkoloreco (koloroj en forta kontrasto) kaj la realismo en la karnaĵoj, ĉefe en Magadalenta Penanta, «Dolorosas» kaj «Ecce Homo». Pro la granda efiko kiun produktis la bildo de Sankta Francisko el Asizo realigita por la Katedralo de Toledo kaj pro la interveno de la kardinalo Moscoso y Sandoval, iama konatulo de sia patro, li iĝis ĉefartisto de tiu.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.