Paŭlo Moĵajevo
ukrainia esperantisto, kuracisto kaj sciencisto-anatomo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Paŭlo Moĵajevo[1] (laŭ lia persona decido li plene esperantigas sian nomon tiamaniere ekde oktobro 2013[2], ruse Павел Николаевич Можаев, ukraine Павло Миколайович Можаєв) estas ukrainia esperantisto, kuracisto kaj sciencisto-anatomo. Inter 2007–2010 li estis redaktoro de «Kontakto»; ekde 2010 li estas membro de la Akademio de Esperanto[1][3]. Denaske li parolas la rusan kaj loĝas en Krimeo. Li estas ankaŭ fama (ĉefe en Ukrainio kaj Rusio) kiel tradukisto kaj plenumanto de diversaj kantoj (ĉefe tradukitaj de li mem, kiujn li plenumas laŭ la gitara akompano). Li ankaŭ recenzis plurajn muzikajn diskojn kaj kelkajn librojn por la E-gazetaro.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Paŭlo Moĵajevo | |
---|---|
Ukrainia esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto[1], Esperanta kantisto kaj tradukisto, eksredaktoro de «Kontakto» | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-a de februaro 1981 en Jalto (Ukrainio) |
Lingvoj | Esperanto • ukraina • rusa • angla |
Ŝtataneco | Rusio Ukrainio |
Alma mater | Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij" (–2003) |
Okupo | |
Okupo | Instruisto pri anatomio kaj operacia kirurgio |
Fermi