Jalto
urbo en Krimeo From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en Krimeo From Wikipedia, the free encyclopedia
Jalto[1] (ruse Ялта, ukraine Ялта, krime-tatare Yalta) estas urbo sur la Suda Bordo de Krimeo (Ukrainio, nun Rusio), tre fama kaj populara historia, ripoza kaj kuraca loko. Administre ĝi apartenas al la Jalta municipo (foje nomata ankaŭ "Granda Jalto", montrita densblue sur la bildo). La nomo de la urbo laŭ la plej populara hipotezo venas el la helena vorto ιαλος, kiu signifas "bordo". Tamen nemalverŝajnas, ke la nomo havas tjurkan devenon (en la krime-tatara lingvo la esprimo ĝalida aŭ jalita signifas "sur bordo").
Jalto | |||
ukraine Ялта, ruse Ялта, krime-tatare: Yalta | |||
urbo | |||
Suda bordo de Jalto | |||
|
|||
Oficiala nomo: Ялта | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Respubliko | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||
Regiono | Jalta municipo | ||
Aparta regiono | Suda Bordo de Krimeo | ||
Historiaj regionoj | Krimea Ĥanlando, Rusia Imperio | ||
Parto de | Krimeo | ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Konataj lokoj | Forosa preĝejo, Masandro | ||
Konstruaĵoj | Hirunda nesto, Livadia palaco | ||
Riveroj | Uĉansuo, Derekojko | ||
Situo | Jalto | ||
- alteco | 40 m s. m. | ||
- koordinatoj | 44° 29′ 58″ N 34° 09′ 19″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 200 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 20 m s. m. | ||
Areo | 28,29 km² (2 829 ha) | ||
Loĝantaro | 78 032 (01.01.2011) | ||
Denseco | 2 758,29 loĝ./km² | ||
Biomo | Krimea arbarmasivo | ||
Maro | Nigra Maro | ||
Fondita | 12-a jarcento | ||
- statuso de urbo | 1837 | ||
Horzono | MSK (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 98600 — 98639 | ||
Kodo | +380-654 | ||
OKATO | 111900000 | ||
Aŭtokodoj | AK / 01 | ||
Okazejo | Jalta konferenco | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo enkadre de Krimeo
| |||
Situo rilate al Nigra Maro
| |||
Vikimedia Komunejo: Yalta | |||
Retpaĝo: jalita.com | |||
Jalto situas sur la Suda Bordo de Krimeo ĉe la Nigra Maro. Denorde Jalton ŝirmas la ĉefa montovico de la Krimea montaro (la montaro en la regiono de Jalto situas je ĉirkaŭ 2–4 km for de la marbordo kaj altas ĉ. 1300-1500 metrojn.
Pro la unika situo en Jalto estas tre mola, subtropika mediterane-tipa klimato. La vintroj estas ne tre malvarmaj (averaĝa vintra aer-temperaturo estas ĉirkaŭ 7 °C), dum la someroj - ne tro varmergaj (averaĝa somera temperaturo estas ĉ. 24 °C). Averaĝa jara aer-temperaturo estas 13,1 °C. Dum la jaro en Jalto estas 2223 sunhoroj. La neĝo en Jalto kuŝas nur kelkajn tagojn jare. La printempoj estas ĉiam malfruaj (pro tio ke la maro forprenas la varmon).
Bansezono en Jalto komenciĝas fine de majo kaj daŭras ĝis mezo de oktobro. Averaĝa martemperaturo somere estas ĉirkaŭ 22-24 °C (maksimuma - ĝis 28 °C). Averaĝa jartemperaturo de la maro estas 14,1 °C.
La montoj ĉirkaŭ Jalto estas kovritaj de pinarbaroj, parte - de miksitaj arbaroj. La urbo mem estas tre verda, kun multaj parkoj kaj surstrataj kreskaĵoj.
La urbo staras sur 3 montetoj: Polikuro (el la helena "multedoma, multekorta"), Darsano (el la tjurkaj lingvoj - "kalva, senhara") kaj Te-monteto. La montetoj altas ĝis 200 metrojn kaj estas dispartigitaj fare de du riveroj - Derekojko kaj Uĉansuo (la akvofala).
La ĉeesto de prahomoj en la loko de la nuna urbo estas pruvita por paleolito (ĉ. 40 mil jaroj a.K.). La unua loĝ-loko ĉi tie estis fondita supozeble en la 1-a jarcento p.K. fare de helenoj. Tamen la unua skriba mencio pri Jalto aperas nur en 1154 (ĝi estas menciita sub la nomo Ĝalita).
Ĝis fino de la 15a jarcento ĉi tie loĝis kaj aperadis helenoj (kaj iliaj posteuloj), romanoj, ĝenovanoj, venecianoj kaj indiĝenoj - taŭridanoj (kies origino ne estas konata, la nomo estas derivaĵo el la antikva nomo de Krimeo - Taŭrido), skitoj, gotoj kaj hunoj (Azi-devena popolo). Dum certa tempo la urbo politike apartenis jen al la Bizanca Imperio, jen al la krimea princlando Teodoro, jen al ĝenovaj kolonioj sur la nordaj bordoj de la Nigra Maro. Diference de Gurzufo kaj Aluŝto Jalto neniam havis ian militan signifon kaj ne havis fortreson (tamen en la ĉirkaŭaĵo de Jalto, plejparte en montaro konserviĝis la restaĵoj de mezepokaj fortresoj, kiuj gardis gravajn mont-pasejojn).
En la 13a jarcento ĉi tie aperas tataroj. Inter la jaroj 1475 kaj 1774 Jalto apartenas al la Otomana Imperio.
En la jaro 1771 en Krimeo aperas armeo de Rusujo, kaj Jalto fariĝas unu el multaj defendo-lokoj, ĉi tie estis konstruita milita fortikaĵo (ne konserviĝis). Kiam en la jaro 1783 Krimeo estis definitive aneksita fare de Rusujo, Jalto aspektis kiel malgranda vilaĝeto, tamen havanta preĝejon kaj moskeon. Pro la amasa elmigrado de krime-tatara loĝantaro komence de la XIXa jarcento la urbo preskaŭ senhomiĝis. La ĉefaj okupoj de la tiama loĝantaro estis fiŝ-kaptado kaj ĝarden-kultivado.
En 1823 kiel generalo-guberniestro de la Novrusia gubernio (kies parto estis Krimeo) estis nomumita princo M. S. Voroncov, kiu multon faris por la evoluo de la Suda Bordo de Krimeo. Sub lia gvidado estis konstruitaj multaj vojoj (en 1837 - inter Jalto kaj Simferopolo, en 1848 - inter Jalto kaj Sebastopolo kaj estis grave vigligita la ekonomio de la regiono. Danke al liaj klopodoj la cara registaro decidis organizi apartan municipon en la Suda Bordo de Krimeo, kaj Jalto estis elektita esti centro de tiu municipo. Tial en la jaro 1838 estis organizita Jalta urba municipo kaj Jalto ricevis statuson de urbo. La 15a de aprilo 1838 estas konsiderata kiel dato de oficiala naskiĝo de la urbo.
Meze de la XIXa jarcento Jalto naskiĝis kiel kurac-loko. Granda rusa kuracisto Sergej Petroviĉ Botkin (li estis kuracisto de la cara familio) estis la unua, kiu supozis, ke la klimato de Jalto estas simila al la klimato de multaj popularaj mediteraneaj kurac-lokoj. Poste kuracisto V. N. Dmitrijev efektivigis multjaran klimatologian esploron, kiu pruvis, ke tiu supozo estas plene vera. Laŭ la sugesto de Botkin la caro aĉetis bienon en Livadio (nun - antaŭurbo de Jalto). Post tio multaj riĉuloj kaj nobeloj strebis aĉeti teron en la Suda Bordo de Krimeo. Jalto fariĝis populara ripoz-loko de rusuja aristokratio. Ekde fino de la XIXa jarcento ĉi tie ripozas kaj vivas multaj rusujaj eminentuloj kaj artistoj.
Ekde komenco de 1920-aj jaroj Jalto rapide disvolviĝas kiel kurac-loko de tutsovetia graveco. En 1930 Jalto iĝis regiona centro de Krimea Aŭtonoma Sovetia Respubliko. La disvolviĝo de sanig-industrio estis rompita de la Dua Mondmilito. En Jalto la germana okupacio finiĝis en aprilo 1944. Inter la 4a kaj 11a de februaro 1945 en Jalto (en la Livadia palaco de caro Nikolao la Dua) okazis la Jalta konferenco inter Stalin, Roosevelt kaj Churchill,
danke al kiu la urbo famiĝis internacie.
En la postmilita tempo Jalto kiel kurac-loko evoluas eĉ pli rapide kaj fariĝas unu el la plej gravaj kaj popularaj ripoz- kaj kurac-lokoj de Sovetunio. En la 1960-aj jaroj oni konstruis novan sudbordan ŝoseon, kiu signife mallongigis la vojon de Jalto al Sebastopolo, Aluŝto kaj Simferopolo. Samtempe oni aranĝis trolebusan trafikon inter Jalto kaj Simferopolo.
En 1980-aj jaroj en la Suda Bordo de Krimeo ekzistis preskaŭ 150 sanigejoj, kiuj sume povis akcepti samtempe ĉirkaŭ 50000 ripozantojn. Post la disfalo de Sovetunio Jalto kiel kurac-loko dum ioma tempo malprogresis, sed nun la situacio pli-malpli normaliĝas (tamen, multaj iamaj ŝtataj sanigejoj nun estas privatigitaj, kaj do ne laboras por ordinaraj laboristoj).
Nun Jalto estas la plej fama kurac-loko de Ukrainio kaj unu el la plej interesaj kaj vizitindaj turismaj objektoj. Ĉiusomere en Jalto ripozas sume kelkaj milionoj da homoj. Krome, Jalto estas grava kultura (ĉiusomere okazas multaj festivaloj kaj konkursoj, i.a. internaciaj) kaj politika centro (ĉi tie ofte okazas diversaj internaciaj simpozioj kaj renkontiĝoj).
En la jaro 2006 en Jalto loĝis ĉirkaŭ 80 mil homoj; en la Granda Jalto (la tuta urba municipo) loĝas ĉirkaŭ 125 mil homoj.
La bazo por la urba (kaj regiona) ekonomio estas turism-, ekskurs-, ripoz- kaj kurac-industrioj. Plej ekonomie aktivaj kaj profitaj monatoj estas tiuj de la ripoz-sezono (proksimume ekde majo ĝis mezo de oktobro); la resta tempo estas la tiel nomata "morta sezono", kiam la urbo malpleniĝas kaj la vivo malaktiviĝas.
Sume en Jalto kaj Jalta regiono aktivas ĉirkaŭ cent diversaj kuracejoj, kiuj ĉefe specialiĝas pri kuracado de spira kaj nerva sistemoj.
Iu ajn peza industrio en la urbo mankas. Multas diversaj nutraĵ-produktejoj (la plej signifaj laŭ la ekonomiaj efikoj estas la vin-fabrikado kaj fiŝ-prilaborado), inter ili la mondfama vinfarejo "Masandro", estas kelkaj malpez-industriaj entreprenoj.
La ĉefa speco de transporto estas la busa, kiu ligas Jalton kun ĉiuj urboj de Krimeo kaj kun multaj loĝlokoj de la Suda Bordo de Krimeo. Krome, Jalto estas ligita al Aluŝto kaj Simferopolo per interurba trolebusa linio. Somere aktivas la apudbordaj ŝip-linioj, kiuj ligas Jalton kun proksimaj loĝlokoj.
En la Granda Jalto estas 26 bazlernejoj, 30 infan-ĝardenoj, kelkaj altlernejoj (i.a. ekonomika, pedagogia), du muzik-lernejoj, kelkaj historiaj kaj kelk-fakaj region-studaj muzeoj, multaj bibliotekoj, 2 kinejoj, granda koncertejo. La urba teatro, bedaŭrinde, jam dum multaj jaroj estas riparata.
Jalto ĉiam altiris al si diversajn eminentajn homojn, artistojn, sciencistojn ktp. Kun multaj el ili estas ligitaj diversaj memorlokoj. Jen listo de la plej famaj homoj, kies nomoj estas ligitaj al Jalto:
Jalto estas popularega turisma loko ne nur pro la vidindaĵoj, kiuj troviĝas en la urbo mem, sed ankaŭ pro la naturaj kaj historiaj vidindaĵoj, kiuj situas ene de la Jalta urba municipo kaj facile atingeblas. Jen la listo de la plej famaj kaj allogaj vidindaĵoj de la Granda Jalto.
En Jalto la Esperanto-movado estis vigla ekde la naskiĝo de Esperanto. Fine de la XIXa - komence de la XXa jarcentoj ĉi tie vivis kaj aktive laboris por Esperanto famaj esperantistoj I. Ostrovskij kaj N. Borovko (en la urbo ekzistas du memor-tabuloj omaĝe al la pioniroj, kiuj estis samtempe elstaraj urbanoj kaj civitanoj).
Dum Sovetia tempo (ekde la 60aj jaroj de la 20a jarcento) en la urbo aktivis la ĝis nun aktiva E-klubo "Tero", kies ĉefa motoro estis kaj plu estas fama esperantisto Jefim Zajdman. En la 80-aj jaroj de la 20a jarcento en la urbo estis organizata ĉiujara E-festivalo "Velura Sezono" (post pli ol 15 jara paŭzo ĝi estis renaskita en 2004), kiu estis unu el la plej brilaj kaj popularaj E-aranĝoj de Sovetio.
Nun en la urbo estas regule organizataj du grandaj E-aranĝoj: maje la aranĝo "Aroma Jalto" kaj somere/aŭtune la "Velura Sezono". En la urbo estas kelkaj gastigantoj de la Pasporta Servo.
En 2012 (11a al 18a de aŭgusto) okazis la 85-a SAT-kongreso de SAT en Jalto.
Jalto havas ĝemelrilatojn kun la jenaj urboj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.