From Wikipedia, the free encyclopedia
Misĥoro (ruse Мисхор, ukraine Місхор, la nomo venas de la helena ἡ Μήση χώρα — "meza vilaĝo") estas ĉemara klimat-kuraca teritorio sur la Suda Bordo de Krimeo. Antaŭe ĝi estis konsiderata kiel memstara loĝloko, sed ekde la jaro 1958 administre ĝia teritorio apartenas al la urbotipa loĝloko Koreizo[1]. Malgraŭ tio la nomo "Misĥoro" estas daŭre vaste uzata, ankaŭ en diversaj nomoj (vd. sube ĉe "Vidindaĵoj").
Misĥoro | |||
---|---|---|---|
feriurbo vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 26′ N, 34° 5′ O (mapo)44.43055555555634.087777777778 [+] | ||
Alto | 163 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Miskhor [+] | |||
La teritorio prezentas mallarĝan apudbordan ter-strion proksimume 10 kilometrojn larĝan; sude ĝi estas limita de la Nigra maro, norde — de la monta masivo Ajpetro.
En la ruslingva presliteraturo la loko estis plej unue menciita en la vojaĝ-notoj de sciencisto Peter Simon Pallas (la jaroj 1793—1794).
Misĥoro estas konsiderata kiel la plej varma loko de la Suda Bordo de Krimeo. Ĝin karakterizas subtropika klimato de la mediteranea tipo[2].
La bansezono daŭras de junio ĝis oktobro. La jara kvanto de precipitaĵoj estas ĉirkaŭ 500 mm. La jara kvanto de la sun-brilo estas ĉirkaŭ 2300 horoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.