Paul Rosenberg
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul ROSENBERG (29a de Decembro 1881 – 29a de Junio 1959) estis artokolektisto, kaj unu el la plej gravaj francaj artokomercistoj de la 20-a jarcento. Li reprezentis artistojn kiel Pablo Picasso, Georges Braque kaj Henri Matisse. Kaj Paul kaj lia frato Léonce Rosenberg estis inter la ĉefaj artokomercistoj de moderna arto de la tuta mondo.
Paul Rosenberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1881 en 9-a arondismento de Parizo |
Morto | 29-an de junio 1959 (77-jaraĝa) en Neuilly-sur-Seine |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Alexandre Rosenberg (en) |
Patrino | Mathilde Jellinek (en) |
Frat(in)o | Léonce Rosenberg |
Infanoj | Alexandre P. Rosenberg (en) , Micheline Rosenberg (en) |
Okupo | |
Okupo | artovendisto artkolektanto |
Léonce iĝis fama promocianto de Kubismo, same kiel Paul, sed estante ĉe pli fama artodistrikto, li havis pli bonajn kontaktojn kaj pli grandajn gajnojn. Laborante dekomence kun sia bofrato Daniel-Henry Kahnweiler, Paul kaj lia partnero Georges Wildenstein establiĝis kaj poste havis el Kahnweiler ekskludajn rilatojn kun: Picasso (el 1918); Georges Braque (1922); Marie Laurencin; Fernand Léger (1927); kaj finfine Matisse (1936).[1][2]
La stoko de Paul inkludis pecojn de ĉiuj klasikaj kaj tiutempaj francaj kaj gravaj eŭropaj artistoj, kaj eĉ usonaj artistoj, kiel: Marsden Hartley; Max Weber; Abraham Rattner; Karl Knaths; Harvey Weiss; Oronzio Maldarelli; Nicolas de Staël; Graham Sutherland; Kenneth Armitage; kaj Giacomo Manzù. La rezulto estis ke el 1920, la entrepreno de Paul Rosenberg estis amplekse agnoskita sendube kiel la plej aktiva kaj influa galerio en la mondo.[1][2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.