![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/67/Paul_Ricoeur_Balzan.png/640px-Paul_Ricoeur_Balzan.png&w=640&q=50)
Paul Ricoeur
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean Paul Gustave RICOEUR ([ʁikœʁ]; 27a de februaro 1913 – 20a de majo 2005) estis franca filozofo plej bone konata pro la kombino de fenomenologia priskribo kun hermeneŭtiko. Tial, lia pensaro estas ene de la sama tradicio kiel aliaj ĉefaj hermeneŭtikaj fenomenologoj, nome Edmund Husserl kaj Hans-Georg Gadamer. En 2000, li ricevis la premion Kioto pri Artoj kaj Filozofio ĉar li "revoluciis la metodojn de hermeneŭtika fenomenologio, etendante la studon de la teksta interpretado por inkludi la larĝajn sed konkretajn kampojn de mitologio, biblia ekzegezo, psikoanalizo, teorio de metaforo, kaj rakonta teorio."[1] Lia pensado estis forte influita fare de Gabriel Marcel, Edmund Husserl, Karl Jaspers, Martin Heidegger kaj Sigmund Freud, sed ankaŭ inspiriĝis de diversaj specoj de strukturismo kaj la anglosaksa analiza filozofio.