From Wikipedia, the free encyclopedia
Paruedoj estas familio de paseroformaj birdetoj, kiujn oni dividas en du subfamiliojn: Remizinae, kies nesto pendas sur la arbobranĉoj kaj Paridae, kies nesto troviĝas en trunkokavoj.
Paruedoj | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda Paruo | |||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
Tre konataj specioj estas:
Ĉie, kie ili vivas, oni vidas ofte paruojn en ĝardenoj, kie ili venas ĝis fenestrorandoj por serĉi manĝaĵon.
Paruoj manĝas ĉefe insektojn, tamen dum vintro la semoj, ju pli oleaj des pli ŝatataj, iĝas grava parto en nutraĵo; tiam estas facile venigi paruojn apud domo per nutrejo.
Laŭ la supozata aĝo de la familio (6-7 milionoj da jaroj) paruoj estas konsiderataj kiel tre konservativa grupo morfologie. La familio rangas laŭ grando el 9 al 21 cm longaj kaj el 5 al 49 g peze, sed kiam la tri monotipaj genroj nome Sylviparus, Melanochlora kaj Pseudopodoces estas ekskluditaj (kio inkludas la plej grandaj kaj malgrandaj paruoj) tiu rangas peze el 7 al 29 g. La familio varias malmulte laŭ formo, kvankam estas konsiderinda variado en plumaro. Ili estas diketaj birdoj kun mallongaj plumoj, fortaj gamboj kaj fortaj mallongaj bekoj. Kelkaj specioj montras iom da seksa dimorfismo rilate bekograndon, korpon kaj plumaron.
-Genro Periparus aŭ Periparuoj
-Genro Pardaliparus
-Genro Lophophanes aŭ Tufoparuoj
-Genro Baeolophus
-Genro Sittiparus
-Genro Poecile
-Genro Cyanistes
-Genro Parus
-Genro Machlolophus
-Genro Melaniparus
-Genro Pseudopodoces
-Genro Sylviparus
-Genro Melanochlora
-Genro Cephalopyrus
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.