From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lapona paruo, Siberia paruo aŭ Grizkapa paruo (Poecile cinctus, iam Parus cinctus) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas disvastigata kiel loĝanto kaj reproduktanto tra subarkta Skandinavio kaj norda Azio, kaj ankaŭ en Nordameriko en Alasko kaj en malproksima nordokcidento de Kanado. Ĝi estas manĝanto ĉefe de semoj de koniferoj. Ĝi estas loĝanto, kaj plej parto de birdoj ne migras. Ili loĝas en arbaroj de poploj kaj koniferoj.
Lapona paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lapona paruo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Poecile cinctus (Boddaert, 1783) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas tre granda paruo, 13.5–14 cm longa kun pezo de 11–14.3 g. La kapo, nuko kaj dorso estas malhelbrunaj kun blankaj vangoj kaj nigra gorĝo; la flugilplumoj estas nigrecaj kun palaj bordoj, kaj la subaj partoj estas blankecaj kun helbrunruĝecaj flankoj iom ruĝecaj.
Ili nestumas en jam uzitaj nestoj de pegoj aŭ elofsas proprajn en molaj sekaj arboj.
Iam ĝi estis lokita en la genro Parus kun plej parto de aliaj paruoj, sed analizoj de DNA kaj de morfologio sugestas, ke separi Poecile pli akurate kongruas kun la rilatro inter tiuj birdoj (Gill et al., 2005). La American Ornithologists' Union traktis Poecile kiel distinga genro de iu tempo. La nomo de la genro Poecile estas ofte traktata kiel ina (kun finaĵoj por specioj kiaj cincta); tamen tion ne specifis la origina genraŭtoro Johann Jakob Kaup, kaj laŭ ICZN la nomo de la genro estu vira kun finaĵoj kiaj cinctus (del Hoyo et al. 2007).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.