Paracelso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Philippus Theophrastus Aureolus Bombastus von Hohenheim, baptita kiel Theophrastus Bombastus von Hohenheim, konata kiel Paracelso aŭ Paracelsus, (naskiĝis la 10-an de novembro 1493 en Egg bei Einsiedeln; mortis la 24-an de septembro 1541 en Salzburg) estis kuracisto, alkemiisto, astrologo, mistikisto, laika teologo kaj filozofo. Unu el la fondintoj de iatrokemio. Li estas entombigita en la Kirko Sankta Sebastiano (Salzburg).
Paracelso | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Philippus Aureolus Theophrastus Bombast von Hohenheim | |||||
Naskonomo | Philippus Aureolus Theophrastus Bombastus von Hohenheim | ||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1493 (1493-11-10) en Einsiedeln, Svisa Ĵurkomunumo | ||||
Morto | 24-an de septembro 1541 (1541-09-24) (47-jaraĝa) en Salcburgo, princĉefepiskoplando Salcburgo, Sankta Romia Imperio | ||||
Tombo | Tombo de Paracelsus vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Etno | svisoj vd | ||||
Lingvoj | latina • franca • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ferrara • Universitato de Bazelo • Universitato de Vieno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Wilhelm Bombast von Hohenheim vd | ||||
Patrino | NN vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Paracelsus vd | ||||
Okupo | kuracisto-verkisto • astrologo • astronomo • otorinolaringologo • apotekisto • kemiisto • filozofo • natursciencisto • kuracisto • verkisto vd | ||||
Laborkampo | medicino • alkemio • astrologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La pseŭdonomo Paracelsus ne estas plene klarigita. Kelkaj opinias, ke ĝi signifas „superanta Celsus-on“ Aulus Cornelius Celsus, sed la antikvan aŭtoron pri medicino li neniam menciis en siaj verkoj, do apenaŭ li volus kompari sin kun li. Alia ekspliko supozas, ke li nur latinigis sian nomon Hohenheim (celsus = hoch = alta). Tria supozo estas, ke la nomon donis al li liaj kundrinkantoj en gastejo kun signifo „majesta, impona“ inter bakhanoj, ĉar Paracelso ofte revenadis hejmen ebria post gaja diboĉado.
Paracelso multe vojaĝis, rifuzadis studi medicinon el libroj (Hipokrato, Galeno, Aviceno), preferis proprajn spertojn, pro kio li havis multajn konfliktojn kun oficialaj kuracistoj. El pluraj urboj li devis forkuri aŭ oni malpermesis eldonadi liajn verkojn.[1]
Dum la vivo portretis lin flandra pentristo Quinten Matsijs (1465-1530) kaj gravuristo subskribita AH, kiu postlasis du portretojn nelonge antaŭ lia morto en 1541. Oni supozis, ke la signo signifas Augustin Hirschvogel, sed nun la historiistoj ne tute certas pri lia aŭtoreco. Laŭdire la nomo Paracelsus unuafoje aperis en 1529, kio signifus, ke la flandra pentristo devus lin portreti nelonge antaŭ sia morto en 1530.
En beletro prilaboris lian vivon Erwin Guido Kolbenheyer (1868-172, Arthur Schitzler (1862-1931); interesan portreton verkis Mika Waltari (1908-1979) en la romano „Mikael Karvajalka“.
Science okupiĝis pri lia verkaro Carl Gustav Jung (1875-1961).
Unu el la lastaj verkoj pri la vivo de Paracelsus estas libro de Franziskus Kerssenbrock (naskita 1966).