Lepidoptera
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lepidopteroj (aŭ Papilioj kaj science Lepidoptera Linné, 1758) estas la biologia ordo de papilioj. Larvo de lepidoptero nomatas raŭpo.
- Tiu ĉi artikolo temas pri ordo de papilioj. Pri specio de tagpapilio el papilionoedoj temas artikolo Makaono.
Lepidopteroj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Superfamilioj kaj familioj | ||||||||
vidu maldekstre | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
Laŭ la nuna scienca stato, la divido de la biologia ordo al precipe dumtage kaj precipe dumnokte flugantaj specioj ne havas klarajn biologiajn kriteriojn, same ne la divido al pli grandaj (latine Macrolepidoptera) kaj pli etaj (Microlepidoptera) lepidopteroj. Tamen por iom pli facila ordigo de la multegaj specioj de la ordo tiuj kategoriigoj daŭre praktike uzatas, kaj kompreneble ankaŭ la tradiciaj vortoj "papilio", "tagopapilio", "noktopapilio" kaj "tineo", multe pli aĝaj ol la moderna biologia taksonomio, en ĉiutaga lingvouzo plu uzatas kaj tial respeguliĝu en vikipedio.
Lepidopteroj kreas la duan plej grandan ordon de insekto, tuj post skaraboj. Ili estas disvastigitaj tra la tuta mondo krom Antarkto, la ordo nombras ĉirkaŭ 180 000 specioj. Per la papilioj okupiĝas lepidopterologio.[1]