Heterocera
From Wikipedia, the free encyclopedia
Heteroceroj (Heterocera) estis - el scienca vidpunkto ne tre preciza kaj tial pridisputata – subordo de plenkreske flugantaj insektoj el la ordo lepidopteroj (Lepidoptera). Ĝi ne estas natura klado.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionHeteroceroj Heterocera, Biologia klasado ...
Heteroceroj Heterocera | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Zygaena carniolica, specio de zigenedoj | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Superfamilioj kaj familioj | ||||||||||
vidu tekste | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi
Noktopapilio estas uzata por formi vulgaran nomon de iu papilio, kies imagino precipe nokte aktivas, kontraŭe al tagopapilio.
La heteroceraj flugiloj estas ĝenerale mallarĝaj, iom pintaj kaj kun (laŭ la specioj) pli aŭ malpli longaj franĝoj. Iliaj koloroj permesas kamufladon dum la tago. La larvoj de kelkaj specioj detruas foliojn de arboj, aliaj vivas en domoj kaj detruas tekstilojn kaj vestaĵojn.
Multaj heteroceroj pasigas la tagon dormante en arboŝelo.