provinco de Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Panĝabo (en gurmukhi: ਪੰਜਾਬ, en shahmukhi: پنجاب, hindie पंजाब, angle Punjab) aŭ Panĝabio[1] estas eta, prospera, federacia ŝtato en la nordo de Barato[2], kiu limas kun Pakistano en la okcidento, kun Kaŝmiro en la nordo, kaj Himaĉal-Pradeŝo en la oriento, Harjano en la sudo kaj sudoriento kaj Raĝastano en la sudo.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Panĝabo, Panĝabo (Pakistano) kaj Panĝabio. |
Panĝabo | |
---|---|
Origina nomo | panĝabe ਪੰਜਾਬ hindie पंजाब |
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Administra centro | Ĉandigaro |
Politiko | |
Estro | Bhagwant Mann (ekde 16-a de marto 2022) |
Demografio | |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 27 743 338 |
Geografio | |
Areo | 50,362 km² (5 036,2 ha) |
Panĝabo sur la mapo de {{{Apartenas}}} | |
Geografia situo | 30° 46′ 0″ N, 75° 28′ 0″ O (mapo)30.76666666666775.466666666667 [+] |
Hor-zono | UTC +5:30 |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-PB |
Eksteraj paĝoj | |
punjab | |
La kategorio en la Komunejo | Panĝabo (Barato) [+] |
Pliaj informoj | |
Analfabetismo | 30,05 % |
Loka lingvo | Panĝaba lingvo |
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 27 743 338 loĝantoj sur areo de 50 362 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 551 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Ĉandigaro.
La ŝtato dividiĝas en tri regionoj, kiuj nomiĝas kiel Malwa, Doaba kaj Majha. Laŭ la Barata Popolnombrado de 2001, estas 14 urboj kaj 157 urbetoj en la ŝtato.[3]
Por administraj celoj, la ŝtato plie dividiĝas en 22 distriktoj:
Urbo | Loĝantaro (2022) |
---|---|
Ludiana | 1 917 000 |
Amritsar | 1 425 000 |
Ĝalandar | 1 053 895 |
Patiala | 736 305 |
Batinda | 285 813 |
Hoŝiarpur | 168 843 |
Pathankot | 159 909 |
Batala | 158 404 |
Moga | 150 411 |
Sahibzada Ajit Singh Nagar | 146 213 |
Abohar | 145 302 |
Malerkotla | 135 424 |
Ĥanna | 128 137 |
Gurdaspur | 120 564 |
Sri Muktsar Sahib | 117 085 |
Barnala | 116 449 |
Firozpur | 110 313 |
Kapurthala | 101 854 |
Panĝabo okupas orientan parton de la regiono Panĝabio. La regiono estas unu el la plej fekundaj en la tuta mondo. La ĉefa okupo de la loĝantoj de la ŝtato estas terkultivado kaj plejparte (62.51%), la panĝabanoj loĝas en vilaĝoj.[2]
La panĝaba estas la oficiala lingvo de la ŝtato. Kvankam panĝaba estas la oficiala kaj la plej populara lingvo, oni ankaŭ parolas hindan kaj anglan. Ĉefe, enmigrantoj parolas la hindan kaj angla estas la prefera lingvo de la edukataj personoj.
Sikhismo kaj hinduismo estas la ĉefaj religioj. Sikhismo estas la plej populara religio, proksimume 60% loĝantoj sekvas al sikhismo kaj 37% loĝantoj estas hinduanoj.[4] Ankaŭ troviĝas islamanoj en la ŝtato kaj islamo estas la ĉefa religio en la urbo Malerkotla.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.