Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato (mallonge PAA aŭ PA) estas kvazaŭŝtata institucio, kiu plenumas nominale la regad-funkciojn en la Palestinaj Aŭtonomec-Teritorioj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio. Tiujn teritoriojn la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato nomas palestinaj teritorioj.
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Palestina aŭtonomio. Bonvolu diskuti en la [[Diskuto:]]. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |
La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato estis instalita kiel parto de la Interkonsentoj de Oslo inter la OLP kaj Israelo. Ĝi kompetentas en la urbaj regionoj (t.n. Areo A) pri sekurecdemandoj kaj publika administrado kaj en la kamparaj regionoj (t.n. Areo B) pri publika administrado. En kroma, surface granda, sed tre maldense loĝata regiono de Cisjordanio (Areo C) la israela armeo havas daŭre la plenan kontrolon, al tiu apartenas ankaŭ la israelaj kolonioj.
La Interkonsentoj de Oslo ne entenis eksplicitan reguladon por la estonto de la palestina aŭtonomec-aŭtoritato, tamen estis neskriba interkonsento, ke la palestina aŭtonomec-aŭtoritato, en la kadro de fina regulado, fariĝos la bazo por fondota palestina ŝtato.
La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato ĝuas internacian agnoskon kiel reprezentanto de la palestina popolo, tamen en restrikta senco. Ĉe la Unuiĝintaj Nacioj la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato havas observanto-statuson. Per tio ĝi ne estas popoljura subjekto. Ĝi ricevas ampleksajn subvenciojn de la Eŭropa Unio, de Usono kaj Israelo.
La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato tenas armitajn unuojn de ĉirkaŭ 40.000 ĝis 80.000 homoj, kiuj disponas pri kirasitaj veturiloj kaj portas aŭtomatajn armilojn. Oficiale nomataj "policaj fortoj", temas fakte pri ia milico. Laŭ la Oslo-interkonsentoj la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato rajtas disponi pri policaj fortoj de 30.000 homoj. Estas disputate ĉu la fakta situacio kongruas kun tiu interkonsento.