Remove ads
Palestina politika organizaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Organizaĵo por Liberigo de Palestino, akronime konata OLP (arabe منظمة لتحرير فلسطين, Munaẓẓamat at-Taḥrīr al-Filasṭīniyyah) estas asocio kiu gvidis dum la lastaj jardekoj la lukton por la sendependiĝo de Palestino. Kreita en 1964, de 1969 ĝis 2004 ĝi estis estrata de Jaser Arafat.
Organizaĵo por Liberigo de Palestino | ||
---|---|---|
politika organizaĵo politika koalicio | ||
Komenco | 28-a de majo 1964 vd | |
Geografia situo | 31° 54′ 46″ N, 35° 12′ 35″ O (mapo)31.912829135.2096213 | |
Lando(j) | Palestino vd | |
Sidejo | Al-Bireh | |
Situo | Palestina Aŭtonomio | |
| ||
Ideologio |
palestina naciismo • Tutarabismo • socialismo • naciismo • araba naciismo • sekulareco • laikismo | |
Fondinto(j) | Ahmed Ŝukeiri vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Organizaĵo por Liberigo de Palestino | |
---|---|
منظمة لتحرير فلسطين Munaẓẓamat at-Taḥrīr al-Filasṭīniyyah | |
politika organizaĵo • politika koalicio | |
Lando | Palestino |
Estro | Mahmoud Abbas |
Fondiĝo | 28-an de majo 1964 |
Ĉefa sidejo | Al-Bireh, West Bank |
Ideologio | palestina naciismo, Tutarabismo, socialismo, naciismo, araba naciismo, sekulareco, laikismo |
Retejo | www |
La Organizaĵo estis fondita kun la apogo de la Araba Ligo, por reprezenti la palestinan popolon, kun la instigo de la egipta prezidento Nasser. Ĝin fondis 422 gravuloj — entreprenistoj, reprezentantoj de la rifuĝkampoj, de aliaj asocioj —, kaj estis komence prezidata de Ahmed Ŝukeiri.
Post la Sestaga milito, la malprestiĝo de la arabaj landoj kondukis al plifortigo de la asocio, kiu baldaŭ estis regata de la partio Al Fatah, estrata de Arafat, kiu en 1969 fariĝis ĉefa gvidanto. Dua plej grava organizo en la OLP estas la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino.
La OLP fariĝis kvazaŭ-registaro, kun tre diversaj servoj, sekureca, milita, informa, de eksteraj rilatoj, kaj je la 14-a de oktobro de 1974, ĝi estis agnoskita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel reprezentanto de la palestina popolo kaj ricevis oficialan statuson.
En 1988, la OLP agnoskis la ŝtaton de Israelo kaj oficiale forlasis la uzon de la perforto. Post la interkonsentoj kun Israelo, kaj la kreado de la Palestina Aŭtonomio, la OLP fariĝis la bazo de la palestina registaro depost 1993.
La nuna prezidanto de la organizaĵo estas Maĥmud Abbas. La Palestina Nacia Konsilio (PNK) estas la leĝofara organo de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP), elektas sian Plenumkomitaton (PK-OLP), kaj plenumas la estrecon de la organizaĵon inter kongresoj.
Esperanto
La esplorcentro de la PLO en Bejruto eldonis informfolion en sep lingvoj, inkl. de Esperanto[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.