Pałuki [paŭuki] estas la historia kaj etnografia regiono en centra Pollando, parto de Grandpolio, Pomerio kaj Kujavio. En la regiono estas multe da lagoj kaj la turismaj vidindaĵoj.
La Pałuki-Tero estas nomata "regiono de 130 lagoj" kaj "Malgranda Mazurio". La "Itinero de Piastoj", kiu ligas la urbojn kie fakte havis la historian komencon la ŝtateco de Pollando t.e. (Gniezno, Kruszwica), kiuj estas sude de Pałuki-Tero. Żnin, Szubin, Kcynia kaj Barcin t.e. ĉefaj urgoj de la regiono. Biskupin, Wenecja kaj Gąsawa estas la vizitindaj turismaj lokoj. La Pałuki-Tero jam estis menciita kiel terra Palucacensis en dokumentoj de Jan de Czarnków kaj, leteroj de Jan Długosz.
Sur la Pałuki-Tero estas dek urboj: Barcin, Gołańcz, Janowiec Wielkopolski, Kcynia, Łabiszyn, Margonin, Szamocin, Szubin, Wągrowiec, Żnin kaj du komunumaj vilaĝoj: Damasławek kaj Wapno kaj krome ĉirkaŭ 300 vilaĝoj. La plej granda urbo de la Pałuki-Tero estas Wągrowiec kun la 25 060 loĝantoj, la dua estas Żnin kun 14 121 loĝantoj kaj la tria Szubin kun 9328 loĝantoj. Sume loĝas ĉi tie 154 000 loĝantoj.
Foto-galerio
- La situo de Pałuki-Tero en Pollando
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.