From Wikipedia, the free encyclopedia
Oswin Reinhold Albin KÖHLER (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1911 en Erfurt-Tiefthal, mortinta la 2-an de majo 1996 en Kolonjo) estis germana spertulo pri Afriko lingve kaj etnologie.
Oswin Köhler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1911 en Tiefthal |
Morto | 2-an de majo 1996 (84-jaraĝa) en Kolonjo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | Africanist (en) universitata instruisto |
Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la reforma malhumanisma gimnazio en Erfurto Köhler entreprenis studvojaĝojn al Sudorienta Eŭropo kaj Suda Eŭropo. En 1938 li ekdeĵoris en Berlino ĉe la plej supera komandejo de Wehrmacht kiel tradukisto por eŭropaj lingvoj. Samtempe li studis gaste ĉe la Frederiko-Vilhelmo-universitato berlina afrikajn lingvojn kaj etnologiaĵojn. En 1943 li ekzamenitis ĉe la Fremdlanda altlernejo berlina kaj iĝis oficiala tradukisto por la Svahila lingvo.
Post liberiĝo el usona militkaptiteco en la jaro 1946-a li reekstudentis en Berlino por kontinuigi la priafrikajn kaj etnologiajn studojn; en 1948 li doktoriĝis kaj en 1952 habilitiĝis privatdocentece. Post translokiĝo ekde GDR en Okcidentan Germanujon lia habilitiĝo eost-berlina akceptitis. En 1961 li iĝis eksterorda kaj poste orda profesoro pri afrikanaj studoj kiel ankaŭ direktoro de la instituto pri afrikaj studoj. Retiriĝo estis en la jaro 1977.
Krom esploroj pri la gura lingvaro, la bantua lingvaro kaj la nilota lingvaro Köhler tre okupiĝis pri la boŝmanaj kulturoj en Suda Afriko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.