Osip Mandelŝtam
From Wikipedia, the free encyclopedia
Osip Emiljeviĉ Mandelŝtam[1] (ruse Осип Эмильевич Мандельштам [ˈosʲɪp ɪˈmʲilʲjɪvʲɪt͡ɕ məndʲɪlʲˈʂtam], jide אָסיפּ מאַנדעלשטאַם, Osip Mandelshtam, pole Osip Mandelsztam; naskiĝis la 3.[jul.]/ 15-an de januaro 1891[greg.], mortis la 27-an de decembro 1938) estis rusa poeto kaj eseisto, kiu vivis en Rusio dum kaj post ĝia revolucio kaj kresko de Sovetunio. Li estis unu el la plej bonkvalitaj membroj de la akmeista skolo de poetoj. Li estis arestita fare de la registaro de Josif Stalin dum la subpremo de la 1930-aj jaroj kaj sendita en internan ekzilon kun sia edzino Nadeĵda. Poste oni permesis al ili translokiĝi al Voroneĵ en sudokcidenta Rusio. En 1938 Mandelstam estis arestita denove kaj kondamnita al tendaro en Siberio. Li mortis tiun jaron en transita tendaro.
Osip Mandelstam | ||
---|---|---|
Osip Mandelstam,1914 | ||
Persona informo | ||
Осип Эмильевич Мандельштам | ||
Naskonomo | О́сип Эми́льевич Мандельшта́м (Osip Emiljeviĉ Mandelŝtam), אָסיפּ מאַנדעלשטאַם, Osip Mandelsztam | |
Naskiĝo | 15-a de januaro 1891 en Varsovio, Kongresa Pollando, Rusa imperio | |
Morto | la 27-an de decembro 1938 (47‑jara) en Gulago "Vtoraja Reĉka" (apud Vladivostoko), Sovetunio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tifo vd | |
Etno | juda | |
Lingvoj | itala • rusa • franca vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Respubliko Rusio Sovetunio vd | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Nadeĵda Mandelŝtam (1922–) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto, eseisto | |
Laborkampo | Literaturo kaj traduko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Stone ❦ The Noise of Time vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |