From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (ruse Санкт-Петербургский государственный университет, СПбГУ) estas unu el la plej gravaj universitatoj de Rusio. La universitato havas pli ol 20 fakultatojn, kies ejoj troviĝas en diversaj partoj de Sankt-Peterburgo (ankaŭ en ĝia apudurbo Peterhof). La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Peterburga Universitato, la unua universitato (kiel supera scienca institucio) de Rusio. Pri la dato de ĝia fondo ekzistas iom da disputo. Laŭ unu versio ĝi aperis el t.n. Akademia Universitato, la pure scienc-esplora institucio fondita samtempe kun Akademio de Sciencoj per ordono de Petro la Granda la 28-an de januaro 1724. Alia versio estas ke ĝi aperis en 1819 surbaze de Ĉefa Pedagogia Instituto fondinta post malfondo de Akademio en 1803. Oficie la nomo Sankt-Peterburga Universitato aperis en 8-an de februaro 1819 post re-fondo de Akademio (kaj tiam la institucio ricevis la nunan ĉefsidejon en Dekdu Kolegioj), sed la homoj kiuj laboris en la institucio kontinue konservis sian kolektivon, kaj do ne eblas ekzakte diri, ĉu tio estas sama institucio aŭ ne. Ankaŭ, kvankam unue la Akademia Universitato de estis oficie instrua institucio, publikaj prelegoj tie okazis ekde 1726. Pro tio ekzaktan daton de fondo Universitata ne facilas trovi.
Unue la Universitato enhavis nur tri fakultatojn: filozofi-juran, histori-filologian kaj fiziko-matematikan, en 1854 estis fondita plia fakultato pri la orientaj lingvoj.
kaj aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.