Oroksilino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oroksilino aŭ C16H12O5 estas organika substanco apartenanta al la familio de la flavonoloj, flava solidaĵo ne solvebla en akvo, sed solvebla en acetono, duetila etero, glacia acetata acido, alkalaj solvaĵoj, varma benzeno kaj malmulte solebla en kloroformo. Ĝustadire oroksilino estas duhidroksa- kaj unumetoksa- flavono en kiu la hidroksaj grupoj situiĝas en la 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj la metoksila grupo en la 6-a pozicio de la sama kromenonila grupo.
Oroksilino | ||
Plata kemia strukturo de la Oroksilino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Oroksilino | ||
Oroksilino estas antioksidiga substanco kun antiinflamaj proprecoj trovata en plantoj de la familio de la Oroxylum indicum[1] | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 480-11-5 | |
ChemSpider kodo | 4478428 | |
PubChem-kodo | 5320315 | |
Merck Index | 15,6974 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | flava solidaĵo | |
Molmaso | 284,2635 g·mol-1 | |
Denseco | 1,42g cm−3 | |
Fandpunkto | 195°C-197°C[2] | |
Bolpunkto | 540,9°C[3] | |
Refrakta indico | 1,668[4] | |
Ekflama temperaturo | 207,4 °C[5] | |
Acideco (pKa) | 6,48 | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R22 | |
Sekureco | S36/37/39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+312, P330, P501[6] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi estas nature trovata en la plantoj de la Scutellaria baicalensis kaj Oroxylum indicum. Raportoj asertas ke oroksilino montriĝis antikancera kaj in vivo kaj in vitraj eksperimentoj. Oroksilino ankaŭ malaltigas la tumorajn ĉelojn kaj krom tio ĝi posedas antiinflamajn kaj antioksidigajn proprecojn.[7]