Orfeo
muzikisto kaj poeto de helenaj mitoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Orfeo estas kantisto kaj poeto el la greka mitologio. Lia greka nomo “Όρφεύς” ne havas precizan etimologion. Iuj opinias, ke lia nomo devenas de “όρφνός”, [orfnos] , “obskura”, “όρφνη” [órfne], “obskureco”, eble pro tio ke la trakia poeto malsupreniris la malluman Hadeson serĉe de sia amatino Eŭridico; aliaj, kiel Eduard Schurè, opinias ke lia nomo devenas el enantioza fenica termino Arfa, konstituita de aor, "lumo" kaj rophae, "kuraco", signifante tiu kiu kuracas pere de lumo.
Orfeo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Verko | La Argonaŭtoj La Dia komedio Hades Eneado |
Informoj | |
Sekso | vira |
Mortigita de | Menado |
Okupo | verkisto • poeto • muzikisto |
Patro | Oeagrus |
Patrino | Kaliopo |
Gefratoj | Linus |
Edzo/Edzino | Eŭridiko • Argiope |
Laŭ Francisko Azorín Orfeo estas Greka, legenda filo de Apolo, kiu elpensis la liron k. per la muziko mildigis la bestojn; ikonografie estas reprezentita per junulo ludante liron k. ofte ĉirkaŭita de bestoj.[1] Li indikas etimologion el la greka Orpheus (Ĥor-feo), kaj de tie la latina Orpheus.[2]