municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Orellana de la Sierra, nomata ankaŭ popole "Orellanita", tio estas la malgranda Orellana, ĉar proksime estas la pli granda vilaĝo Orellana la Vieja, estas municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 275 loĝantoj sur areo de 16,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas orellanitos.
Orellana de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | Vegas Altas | ||
Poŝtkodo | 06750 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 275 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 2′ N, 5° 30′ U (mapo)39.030833333333-5.4977777777778 [+] | ||
Alto | 403 m [+] | ||
Areo | 16,7 km² (1 670 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Orellana de la Sierra [+] | |||
Orellana de la Sierra estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 403 m; je 144 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 84 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 16,7 km².
Ĉe Orellana de la Sierra estas la akvorezervejo de Orellana kiu estas la plej granda el la situaj en la meza fluo de la rivero Guadiana; ĝi havas surfacon de 42.600 ha.
La vilaĝo etendiĝas inter la deklivoj de la montareto de Orellana kaj la akvorezervejo de Orellana. La pejzaĝo estas belega.
Honore al Kristo de la Sano (festoj de la Kruco). De la 3a al la 5a de majo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.