From Wikipedia, the free encyclopedia
Olga Pewny [pevni?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pewny Olga estis hungara operkantisto (soprano). Ŝia geedziĝa nomo estis Olga Schaefer-Pewny, ŝia pli aĝa fratino estis Irén Pewny.
Olga Pewny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de julio 1872 en Pancsova (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | depost 1940 en Breslau? (nazia Germanio) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hoch Conservatory (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Irene Pewny |
Okupo | |
Okupo | operkantisto concert singer (en) |
Olga Pewny[1][2] naskiĝis la 28-an de julio 1872 en Pancsova (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Panĉevo en Serbio), ŝi mortis la depost 1940 en Breslau?, eble en nazia Germanio.
Olga Pewny studis en konservatorio de Frankfurto ĉe Majno, sed ŝi fratino ankaŭ instruis ŝin. Ŝi debutis en Operejo de Lepsiko en 1890. Iom poste ŝi ricevis trejnadon en Parizo de fr:Jacques Bouhy. En 1893 la fratinoj kune koncertis en Novjorko kaj Olga post jaro debutis ankaŭ en Metropola Operejo. En Budapeŝto ŝi nur unufoje faris koncertn en 1894. En la sekva jaro la fratinoj revenis al Germanio, Olga membriĝis en Operejo de Darmstadt, dum ŝi estis gastkantisto en Stutgarto, Mannheim, Wiesbaden, Frankfurto kaj Festivalo de Bayreuth. Inter 1898-1900 ŝi denove kantis en Metropola Operejo, pli poste fine en Breslau. Ŝi edziniĝis en 1905 kaj ŝi ne plu kantis, en la sekvaj jaroj ŝi estis kantinstruisto. Ekde 1933 ŝi estis en grava danĝero pro la juda origino. Ŝi vidviniĝis en 1937, ŝia vivo depost 1940 estas nekonata.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.