From Wikipedia, the free encyclopedia
Olga Leonardovna Knipper-Ĉeĥova (ruse Ольга Леонардовна Книппер-Чехова; la 21a de septembro [malnovkalendare 9a de Septembro] 1868 — 22a de marto 1959) estis rusa kaj sovetunia teatra aktorino. Ŝi estis edzino de Anton Ĉeĥov.[1]
Olga Knipper | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Ольга Леонардовна Книппер | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1868 en Glazov | |
Morto | 22-an de marto 1959 (90-jaraĝa) en Moskvo | |
Tombo | Novodeviĉje tombejo vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio vd | |
Familio | ||
Patrino | Anna Ivanovna Knipper (fr) vd | |
Gefratoj | Vladimir Nardov (en) vd | |
Edz(in)o | Anton Ĉeĥov (1901–1904) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Knipper estis inter la 39[2] originaj membroj de la Moskva Arta Teatro kiam ĝi estis formita de Konstantin Stanislavski en 1898. Ŝi ludis ekzemple la rolon de Arkadina en La mevo (1898), ludis la rolon de Elena en la moskva premiero de la Onklo Vanja (1899), kaj estis la unua kiu ludis la rolon de Maŝa en Tri fratinoj (1901) kaj de Madame Ranevskaja en Ĉeriza ĝardeno (1904). Knipper edziniĝis al Anton Ĉeĥov, nome aŭtoro de tiuj teatraĵoj, en 1901. Knipper-Ĉeĥova ludis la rolon de Ranevskaja denove en 1943, kiam la teatro markis la 300an ludon de Ĉeriza ĝardeno. La germana aktorino Olga Ĉeĥova estis ŝia nevino kaj la soveta komponisto Lev Knipper estis ŝia nevo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.